【E-radio】Komunista Partio de Ĉinio festis sian 100-jariĝon

| 2021-07-02
Bookmark and Share


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


– Komunista Partio de Ĉinio festis sian 100-jariĝon

– Ĉina vakcino estas taŭga por infanoj kaj adoleskantoj

– Kurso pri Thangka en universitato

– Ĉiuj 15 migrantaj elefantoj en Yunnan estas sekuraj


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!


– Komunista Partio de Ĉinio festis sian 100-jariĝon


La 1-an de julio sur Tian'anmen-placo okazis ceremonio por festi la centjariĝon de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Ĉina prezidanto Xi Jinping faris gravan paroladon. Li diris, ke per kontinuaj klopodoj de partianoj kaj popolanoj, Ĉinio finkonstruis modere prosperan socion en ĉiuj aspektoj. La lando jam estas plene liberigita el malriĉeco. Nun Ĉinio vigle marŝas al la dua centjara celo: konstrui grandan modernan socialisman landon en ĉiuj aspektoj.


– Ĉina vakcino estas taŭga por infanoj kaj adoleskantoj


La 29-an de junio la brita medicina ĵurnalo The Lancet interrete publikigis la monde unuan datumon pri klinika sekureco kaj imuneco pri malaktivigita vakcino kontraŭ KOVIM-19 por homoj en aĝo inter 3 kaj 17-jaroj. Laŭ la esploro, infanoj kaj junuloj povas esti vakcinitaj per 0.5-mililitra dozo, la sama de la malaktivigita vakcino el la kompanio Sinovac por plenkreskuloj.


– Kurso pri Thangka en universitato


Thangka estas unika pentrarto en la tibeta kulturo, konata kiel "enciklopedio" de tibetanoj. En 2006 Thangka estis enmetita en la liston de la unuaj ŝtatnivelaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Ĉinio. En 2001 Artkolegio sub Qinghai-universitato por Etnoj starigis fakon pri arto kaj metio de Thangka, tiel oni povas pli bone daŭrigi la nematerian kulturan heredaĵon.


– Ĉiuj 15 migrantaj elefantoj en Yunnan estas sekuraj


La 15 migrantaj elefantoj moviĝis sudorienten. Ili estis en maldensa arbaro proksima al Tadian-urbeto en Ershan-gubernio de Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio. Ĉiuj 15 elefantoj estas monitorataj, kaj homoj kaj elefantoj estas sekuraj. Fakuloj uzas infraruĝajn fotilojn por esplori kaj antaŭvidi la itineron de la elefantoj. Per tio oni povas nutri ilin, gvidi ilian migradon kaj evakui lokojn.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments