La vojo de Komunista Partio de Ĉinio al ĝia 100-jariĝo

| 2021-07-02
Bookmark and Share

La mondo estas impresita de la rapida disvolviĝo de Ĉinio. En nur kelkaj jardekoj la lando fariĝis unu el la ĉefaj entoj de la monda ekonomio kaj povas fieri pri multaj impresaj atingoj. Inter ili estas la vasta reto de altrapidaj fervojoj kaj aliaj infrastrukturoj, admirinda kapablo pri novigo kaj sukceso en la lukto kontraŭ malriĉeco.



Malantaŭ tiu sukceso estas la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), kiu ekde 1949 gvidas la landon. Ĝi ja estas la legitima administranto de Ĉinio kaj sukcesis gvidi la landon al la nuna stadio de disvolviĝo. Statistikoj montras, ke nuntempaj ĉinoj havas pli altkvalitan vivon ol iliaj prauloj, kaj sufiĉas viziti Ĉinion por tion propraokule vidi.


Por kompreni la disvolviĝon de Ĉinio oni devas unue studi la historion de la lando kaj la historion de KPĈ. Kun tiu celo mi pasigis unu semajnon en la provinco Jiangxi, de antikveco konata kiel "lando de respektindaj kleruloj kaj lertaj batalantoj". Tie mi vizitis Jinggang-montaron -- lulilo de la ĉina revolucio, Nanchang -- naskiĝloko de la Ĉina Popola Liberiga Armeo, kaj Ruijin -- loko por la Provizora Centra Registaro de Soveta Respubliko de Ĉinio.


Kongresejo de KPĈ (por la kongreso en majo de 1928): simpla kaj malgranda ĉe Bajiaolou


En Jinggang-montaro Mao Zedong kaj aliaj revoluciuloj fondis en 1927 la unuan kamparan bazon de la ĉina revolucio. Bajiaolou (Okangula Domo) en Maoping-vilaĝo estis loĝejo de la ĉefaj gvidantoj de KPĈ kaj ankaŭ loĝistika bazo de la Ruĝa Armeo. En Maoping-vilaĝo okazis la unua Kongreso de KPĈ ĉe la limo inter Hunan kaj Jiangxi. (湘赣边界党的第一次代表大会)


Ruijin estis la ĉefurbo de la Provizora Centra Registaro de Soveta Respubliko de Ĉinio, lulilo de la Ĉina Popola Respubliko, sidejo de la Centra Komitato de KPĈ kaj unu el la deirpunktoj de la 25 mil-li-a Longa Marŝado.


La kongresa sidejo (por la kongreso en oktobro de 1928) atestas viglan kreskon de KPĈ en tiu epoko.


Imagu vin en tiu epoko: KPĈ estis relative malmultnombra, sen forto por okazigi revolucion. Tiam Mao Zedong asertis, ke fajrero povas bruligi tutan stepon, kaj inspiritaj de fajrero la komunistoj sukcesis gajni apogon de la popolo kaj okazigi revolucion. La unua kongreso de KPĈ ĉe la limo inter Hunan kaj Jiangxi okazis en majo de 1928 en loko improvizita, kaj homoj sidiĝis sur benkoj improvizitaj de lokaj vilaĝanoj per brikoj kaj lignotabuloj. La dua kongreso okazis en oktobro de 1928 en domo, kiu estas multe pli granda ol tiu de la unua kongreso, bele ornamita kaj kun mebloj faritaj specife por ĝi: la stepo jam estis brulanta.


En la sidejo de la dua kongreso dubo venis al mia kapo: kial tiom da homoj entuziasmiĝis pri KPĈ? En la historio de Ĉinio estis multaj disputoj inter malsamaj politikaj fortoj, ĉu laŭ vidpunkto de popolanoj tiu revolucio ne devus esti nur unu plia? Cetere kial iu homo riskus tiom multe, sciante, ke kaze de malsukceso li aŭ ŝi povus esti persekutita poste?


Kunveno de gvidantoj de la Provizora Centra Registaro de Soveta Respubliko de Ĉinio


Post iom da pripensado mi trovis respondon al tiu demando: KPĈ dekomence montras sin malsama kompare kun la aliaj politikaj entoj de Ĉinio, ĉar ĝi estis fondita kun la celo servi al la popolo. Antaŭe nur elito rajtis partopreni en politikaj decidoj, sed KPĈ alprenis la politikan modelon bazitan en kongresoj kaj komitatoj, en kiuj ajna civitano estas bonvena. El tio de la popolo venas la forto de KPĈ, kiu fariĝis fonto de inspiro kaj espero por la popolo de Ĉinio. Mi tiam demandis Wang Xing, esploristo de la Lernejo pri Marksismaj Studoj de Renmin-universitato, kiaj homoj ĉeestis tiujn kongresojn de KPĈ, kaj li klarigis al mi, ke ĉirkaŭ 90% el ili estis lokaj kamparanoj, kaj la aliaj 10% estis ĉefe erudiciuloj.


Ankaŭ en tiu momento mi komprenis la legitimecon de KPĈ por gvidi la landon: ĝi naskiĝis de la popolo kaj sukcesis okazigi la revolucion danke al la popolo, sekve ĝi bezonas resti fidela al la celo labori por la popolo. Tiun penson bone vortumis Ragnar Baldursson, eksa konsilisto de la islanda ambasadorejo en Ĉinio, en intervjuo kun China Daily: "La fokuso de la Komunista Partio de Ĉinio estas la popolo kaj havi fidon de la popolo."


Puto fosita de Mao Zedong daŭre provizas puran akvon al la popolo: KPĈ per ekzempla agado gajnis fidon de la popolo.


Alia afero, kiun mi rimarkis, estas la graveco de la ekzemplo. Mi ĉiam kredis, ke konkretaj agoj valoras pli ol vortoj, kaj ĝuste tion faris KPĈ: En la jardekoj antaŭ la revolucio, KPĈ sukcesis akiri popolan subtenon ne pere de varbado de ideologio, sed pere de praktiko de socialismo en la ĉiutaga vivo: partianoj havis simplan vivon, traktis ĉiujn en egaleco kaj laboris por efektive plibonigi la vivon de homoj. Mao Zedong persone laboris en la konstruado de puto por provizi puran akvon al la popolo de Ruijin. Verda Majo entuziasme verkis artikolon pri la programoj de KPĈ por alfabetigi virinojn en la epoko, kiam en multaj landoj ili ne rajtis frekventi lernejon. Nuntempe pli-malpli duono da ĉinaj universitataj studentoj estas virinoj.


Kompreneble la mondo ŝanĝiĝas kaj alportas novajn defiojn, kiuj postulas taŭgan reagon. Antaŭ kvar jardekoj ĉinaj komunistoj komprenis, ke la ekonomia modelo de la lando ne estis plenumanta la celon plibonigi la vivkondiĉojn de la popolo, kaj sub la gvido de Deng Xiaoping Ĉinio kuraĝe enkondukis la politikon reformo kaj pordmalfermo, kiu estis ege sukcesa por modernigi la ekonomion de la lando kaj plibonigi la vivkondiĉojn de la popolo.


Monumento en Ruijin omaĝe al tiuj, kiuj donis siajn vivojn por la revolucio: Ĉiu ŝtoneto simbolas mortinton.


La efika reago al la plej terura pandemio de tiu ĉi epoko kaj la venko en la batalo kontraŭ malriĉeco pruvas, ke Ĉinio estas preparita por alfronti grandajn defiojn sub la gvidado de KPĈ, kaj la popolo de Ĉinio meritas duoblan laŭdon: Unua, pro ĝiaj pacienco kaj kunlaboremo -- dum la unuaj jardekoj post la fondiĝo de nova Ĉinio, malriĉeco kaj aliaj problemoj ne tuj malaperis, sed la popolo persiste fidis KPĈ, sciante, ke post plantado de semo necesas atendi ĝis la rikolto; dua, pro tio, ke pasintjare, antaŭ ol la registaro anoncis rimedojn kontraŭ la epidemio, ĉinoj laŭ propra elekto komencis uzi maskojn surstrate kaj eviti iri eksteren. Tio montras, ke edukado en Ĉinio bone plenumas ĝian celon, tiel homoj kapablas bone kompreni la gravecon de epidemio kaj kiel sin protekti.


Okaze de la centjariĝo de KPĈ, mi nur povas gratuli ĝin kaj la ĉinan popolon kaj deziri pluan sukceson en la estonteco. Defioj ja estos multaj, sed estas nedubinde, ke Ĉinio plu alportos gravajn atingojn por la mondo. Daŭripoveco, mildigo de malriĉeco kaj infrastrukturo estas kelkaj el multaj kampoj, en kiuj Ĉinio povas multe kontribui al la mondo.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments