El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉiuj 15 elefantoj en Yunnan estas sekuraj

| 2021-07-01
Bookmark and Share


De la 17-a horo de la 28-a tago ĝis la 17-a horo de la 29-a de junio, la grupo de la 15 migrantaj elefantoj moviĝis 6.3 kilometrojn sudorienten. Ili estis en maldensa arbaro proksima al Tadian-urbeto en Ershan-gubernio de Yunan-provinco, sudokcidenta Ĉinio. Ĉiuj 15 elefantoj estas monitorataj, kaj homoj kaj elefantoj restas en sekuro.


Profesia teamo starigis infraruĝajn fotilojn ĉe la periferio de vilaĝoj, kie la elefantoj eble preterpasos, por esplori kaj antaŭvidi la itineron de la elefantoj. Per tio oni povas nutri la elefantojn kaj gvidi ilin migri suden kaj evakui apudajn homojn.


La teamo ankaŭ kunvenigis la ĉefajn respondeculojn el proksimaj urbetoj kaj vilaĝoj. Oni starigis 12 teamojn por monitori kaj spuri la elefantojn kaj evakui homojn. Oni ankaŭ starigis blokejojn kaj persvadis vilaĝanojn reveni hejmen por certigi sekurecon de homoj kaj la elefantoj.


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments