Plurlingvaj ŝildoj en Horgos

| 2021-06-30
Bookmark and Share

Kiel grava nabo por internacia komerco kaj longa historio ligita al la Silka Vojo, la urbo Horgos de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio havas la internacian etoson kaj lingvan diversecon. Krom la ĉina kaj la ujgura, oficialaj lingvoj de Xinjiang, tie la angla kaj la rusa estas aparte popularaj, kaj pro tio ŝildoj en tiuj lingvoj estas troveblaj en la tuta urbo. Tiom da lingvoj foje postulas, ke oni duobligu ŝildojn.


Ŝildo en la angla kaj la rusa


La sama ŝildo en la ĉina kaj la ujgura


Kvarlingva ŝildo ĉe aŭtovojo


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments