El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Antaŭmenda kampanjo por nova Esperanta punkroka kompilo

| 2021-06-30
Bookmark and Share


En 2000 Vinilkosmo kaj la brazila eldonejo La Blua Papilio kuneldonis la unuan volumon de la internacia Esperantokora kompilo "Esperanto Subgrunde".


En 2021 aperos la dua volumo de tiu ĉi signifa albumo. En la kompilo aperos freŝaj kantoj speciale registritaj por la eldono kaj malnovaj remalkovritaj kantoj kun restaŭrita sono. Bandoj el diversaj landoj kaj naciecoj tie ĉi estas unuigitaj ne nur per muzikĝenroj kaj la lingvo, sed ankaŭ per idealoj de Esperanto.


"Esperantokoro" estas neoficiala termino por ajna subgrunda rokmuziko kun kantotekstoj en la internacia lingvo; temas pri roko kontraŭ lingva diskriminacio kaj malegaleco, kontraŭ rasismo kaj faŝismo, kontraŭ imperiismo kaj kulturŝovinismo, kontraŭ socia maljusteco kaj baroj inter homoj. Ni elektas liberecon, mondpacon kaj interpopolan komunikadon sen baroj!


La kompilo subtenas la alternativan kaj solidaran edukan projekton "La Escuelita" (La Lernejeto) starigita de tri instruistinoj de la mezlernejo franc-perua de Limo. Ĝi celas plenumi edukajn aktivaĵojn kaj lernejan subtenon por infanoj loĝantaj en la mizeraj kvartaloj lokitaj en la altaĵoj de Limo ne havante aliron al la virtualaj retaj kursoj ekde la komenco de la koronvirusa pandemio. La antaŭmendantoj de fizikaj albumoj ricevos kun la diskoj desegnaĵon de infanoj de "La Escuelita".


Partoprenantaj bandoj: Brassens Not Dead (Francio, kanzonpunko), Corbata (Japanio, grinckoro), Drei Flaschen (Germanio, punko), JoMo kaj Liberecanoj (Francio, kanzonpunko), Fikiĝu (Brazilo, grinckoro), Frakasu (Rusio, hardkorpunko), Krio de Morto (Pollando, industripunko), La Bleka Forfikulo kaj Liaj Orelboristoj (Francio, garaĝroko), Manifesto Jukebox (Finnlando, punko), Pendumito (Pollando, hardkorpunko), Penis Canina (Rusio, grinckoro), Piĉismo (Ukrainio/Litovio, hardkorpunko), Pixamandúrries (Katalunio, kampara punko), Platano kaj Sparky Riot (Francio, skao-dob-punko), René Binamé (Belgio, kanzonpunko), Rezistanco (Rusio, hardkorpunko), Ruĝa Espero (Rusio, garaĝroko), SocialZero (Rusio, hardkorpunko), Stomachal Corrosion (Brazilo, grinckoro), Tiu Ne Gravas (Argentino, garaĝroko).


Atentigo: La fizikaj formatoj estos presitaj nur se estos sufiĉaj antaŭmendoj por ilin eldoni; sen tio la kompilo aperos nur bitforme.


Ligilo por antaŭmendi via(j)n kompilekzemplero(j)n: https://fr.ulule.com/esperanto-subgrunde-2/


Fonto: Vinilkosmo

Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments