El Popola Ĉinio>头条新闻>

Arta prezentado feste al centjariĝo de KPĈ

| 2021-06-29
Bookmark and Share

Vespere de la 28a de junio en la Nacia Stadiono de Pekino okazis la arta prezentado titolita "La granda vojaĝo" por celebri la centan datrevenon de la fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Xi Jinping kaj aliaj partiaj kaj ŝtataj gvidantoj, kune kun ĉirkaŭ 20 000 homoj, spektis la prezentadon.



Je 19:57 Xi kaj aliaj ĉinaj gvidantoj iris al la podio, mansvingante al homoj sub aplaŭdoj kaj huraoj.



Artfajraĵoj montrantaj la numeron 100 en la ĉielo inaŭguris la prezentadon.




Dividita en kvar partojn, la epika prezentado bildigas, kiel la ĉina popolo sub la gvido de KPĈ plenumis revolucion, konstruadon kaj reformadon en la pasintaj cent jaroj. Ĝi substrekis, ke sub la forta gvido de KPĈ kun kamarado Xi Jinping ĉe la kerno ekde la 18a Tutlanda Kongreso de KPĈ, socialismo kun ĉinaj trajtoj eniris novan epokon, kaj Ĉinio marŝas sur nova vojaĝo de plena konstruado de moderna socialisma lando.


Post la prezentado ĉiuj stariĝis kaj ĥore kantis la kanton "Sen la Komunista Partio, ne estus nova Ĉinio."


Ankaŭ gravaj fremdlandaj amikoj, diplomatoj kaj reprezentantoj de internaciaj organizoj en Pekino, kaj eksterlandaj fakuloj, estis invititaj al la evento.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments