El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kiel oni observadas la 15 aziajn elefantojn en Yunnan?

| 2021-06-29
Bookmark and Share


Ekde la 15 sovaĝaj aziaj elefantoj norden migris, la afero altiris grandajn atentojn tra la mondo, kaj ankaǔ vidiĝis la laboroj de tiuj homoj kiuj observadas la elefantojn en Yunnan-provinco de Ĉinio.


Pli ol 100 homoj 24-hore monitoras la migrantajn elefantojn. Plejparto de ili estas lokaj kamparanoj. Ili sciigas lokanojn pri la movoj de la elefantoj, por ke homoj malproksimiĝu de ili. Fakte, en junio de 2005 Yunnan-provinco jam starigis teamon por observi kaj protekti aziajn elefantojn. Riĉaj spertoj havigis al la teamanoj la kapablon antaǔvidi la agojn de sovaĝaj elefantoj.





En Pu'er-urbo kaj Xishuangbanna, per kombino de flugrobotoj kaj infraruĝaj fotiloj, oni ellaboris apon, kiu kunigas la datumojn de observado, kaj anoncas la agojn de elefantoj al lokanoj per tia apo.


Dum la migrado de la 15 aziaj elefantoj, pli kaj pli multaj homoj partoprenas en la observado al ili kaj pli lernas pri sovaĝaj elefantoj. Samtempe homoj vidas la atingojn de Yunnan en mediprotektado kaj bestokonservado. La nombro de aziaj elefantoj pligrandiĝis ĝis 300 el 190 en la komenco de la 1980-aj jaroj.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments