El Popola Ĉinio>头条新闻>

Funkcias fervojo inter Lasao kaj Nyingchi

| 2021-06-25
Bookmark and Share



Hodiaŭ malfermiĝis la fervojo inter Lasao kaj Nyingchi, kio finas la historion, ke neniu fervojo ekzistas en sudorienta Tibeto de Ĉinio. La plej rapidaj trajnoj povas veturigi pasaĝerojn de Lasao al Shannan en unu horo kaj dek minutoj kaj al Lyingchi en tri horoj kaj 29 minutoj.


La 435.48-kilometr-longa fervojo kuras inter Lasao, ĉefurbo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono kaj la urbo Nyingchi, pasinte la urbon Shannan. La dezajnita rapideco estas 160 kilometroj hore.


Pli ol 90% de la linio estas je 3 000 metroj super la marnivelo. Ĝi 16 fojojn transiras la riveron Yarlung Zangbo, altajn montojn kaj profundajn valojn, kun 2 500 metroj de relativa diferenco de alteco. La konstruado estis ege malfacila.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments