El Popola Ĉinio>Videoj>

Ragnar Baldursson intervjuita: Membroj de KPĈ estas idealistoj por popola feliĉo

| 2021-06-24
Bookmark and Share



Ragnar Baldursson estas eksa legacio-ranga konsilisto de la islanda ambasadejo en Ĉinio. En la intervjuo farita de China Daily, li prezentas sian profundan komprenon pri ĉina socio kaj la Komunista Partio de Ĉinio.


"Kiam mi unuafoje venis al Ĉinio en 1975, Pekino estis kovrita de fumnebulo en vintro, kaj tio estis kiel Islando antaŭ jarcento. Tiam Ĉinio alproksimiĝis al Islando por lerni de la islanda sperto uzon de geoterma energio. La ĉina registaro volis kunlabore kun Islando disvolvi teknikon pri uzo de geoterma energio por hejtado de ĉinaj domoj, kaj tiu partnereco estis plene sukcesa."


Ragnar Baldursson estis unu el la islandaj lernantoj, kiuj lernis en Ĉinio. Li estas eksa legacio-ranga konsilisto de la islanda ambasadorejo en Ĉinio. En la videaĵo li rememoris pri geoterma programo inter Ĉinio kaj Islando, kio igis lin pli bone kompreni la administradon de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ).


"Ni disvolvis en sep provincoj firmaojn pri hejtado, kiuj provizas hejtadon al ĉ. 300 mil loĝejoj, kaj tiel ni reduktis ellason de karbona dioksido je 13 milionoj da tunoj. Tio estis rimarkinda laboro por daŭripovo kaj por plibonigi vivon de la ĉina popolo."


Pro profundigo de la kono pri la ĉina socia sistemo, li trovis, ke tradiciaj ĉinaj pensoj ludas gravan rolon por analizi la marksismo-leninismon. Li diris, ke membroj de KPĈ estas idealistoj, kaj la eterna celo de KPĈ estas realigi la socian moderniĝon kaj feliĉigi la vivon de la popolo.


"Miaj gepatroj kaj mia avo estis esperantistoj, kaj esperantismo estas idealo, ke ĉiuj homoj devus esti egalaj, do en la internaciaj rilatoj homoj ne devus paroli en la nacia lingvo de alia lando, sed alpreni neŭtralan lingvon por egaligi ilin. Tiu ideo de justeco kaj egaleco ĉiam estas forta en mi, kaj kiam mi alvenis en Ĉinio, mi rimarkis, ke ĉinoj estas idealistoj kaj forte subtenas justecon kaj egalecon en la tuta socio."


Ĉinio en la 1970-aj jaroj restas klara en la memoro de Ragnar. Pri la disvolvado de la lando, li diris, ke la ŝanĝiĝoj estas grandegaj. Li opinias, ke oni devas atribui la disvolvadon al la gvidkapablo kaj pragmata penso de KPĈ.


"La granda diferenco inter okcidentaj landoj kaj Ĉinio estas tio, ke ni ofte ŝanĝas niajn registarojn, sed ne ŝanĝas la politikan aŭ ekonomian sistemon. Ĉinio ĉiam tenas siajn gvidantojn, kaj ili laǔbezone ŝanĝas la ekonomian modelon por modernigi Ĉinion. Ekzemple, nun oni plenforte disvolvas ekonomion."


Ragnar estas la islanda tradukanto de la ĉina klasikaĵo Analektoj de Konfuceo. Li diris, ke por vere kompreni KPĈ kaj koni kial ĝi povas gvidi sian popolon al la nacia rejunigo, oni devas bone lerni pri la tradicia penso de Ĉinio.


"Tio estas idealismo, ke disvolviĝo kaj modernigo kaj ekonomiaj programoj ne estas nur por iliaj propraj celoj,  kaj ili estas ankaŭ por la popolo. Tio havas longan historion en Ĉinio, ĉar konfuceismo diras: kio estas lando? Ĝi estas la popolo. La popolo estas la plej valora afero. Tio ligiĝas al la ĉinaj trajtoj de socialismo. La fokuso de la Komunista Partio de Ĉinio estas la popolo kaj havi fidon de la popolo, kaj ĝi nur povos plu havi la fidon de la popolo per daŭripova evoluo."


Dum parolado kun Ragnar, oni povas senti lian amikecon al Ĉinio. Li propraokule vidis la ŝanĝiĝojn de la ĉina socio kaj provis koni la mondon laǔ la "ĉina penso". Tio ŝanĝis lian karieran projekton kaj igis lin fariĝi eminenta diplomito kaj starigi ponton de amikeco inter la du landoj.


"Mi deziras al la ĉina popolo feliĉon kaj al la lando evoluon por la estonteco. Hodiaŭ estas la 50-a datreveno de la estigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Islando, kaj Islando tre ĝojas pro sia partopreno en la konstruado de daŭripova estonteco kune kun Ĉinio."




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments