El Popola Ĉinio>头条新闻>

Yok Mu-ming: Mi jam inokulis vakcinon en Ŝanhajo

| 2021-06-23
Bookmark and Share

La 19-an de junio Yok Mu-ming, eksa prezidanto de la Nova Partio de Taiwan de Ĉinio, naskita en 1940, videe publikigis en sia konto en ĉeftera socia retejo, ke li jam inokulis vakcinon kontraǔ KOVIM-19 en Ŝanhajo.



La 28-an de majo Yok Mu-ming atingis Ŝanhajon el Taiwan. "Pro tio, ke la epidemio propagiĝas en Taiwan, dume tie mankas vakcinoj, kaj la ĉeftero bonkore provizas vakcinojn al taiwan-aj popolanoj, mi do flugis al la ĉeftero." En sia videaĵo, Yok Mu-ming alvokis al taiwan-anoj, ke ili zorgu pri sia sano kaj venu al la ĉeftero por vakciniĝi.


Atinginte Ŝanhajon, Yok Mu-ming, laǔ la kontraǔepidemiaj postuloj de la loko, kvarantenis en hotelo por 7 tagoj, kvarantenis hejme por 7 tagoj kaj sinizoliĝis por 7 tagoj. En la tuta periodo, li ricevis ses nukleacidajn testojn, kaj ĉiuj rezultoj estis negativaj. En la 18-a de junio li inokulis la unuan dozon da kontraǔkoronvirusa vakcino.



Yok Mu-ming diris en la intervjuo de la novaĵagentejo Xinhua: "Kuracisto detale demandis, ĉu mi havas diabeton aǔ altan sangopremon, post la informiĝo oni permesis la vakcinadon. La tuta procezo estis glata. Mi ne havas flankan reakcion." Li diris, ke post almenaǔ 21 tagoj, li ricevos la dua dozon, kaj tiam finiĝos la vakcinado.


Pri la afero, ke la ĉefteraj vakcinoj ne povas eniĝi en Taiwan, li alvokis al la taiwan-a registaro: "Forĵetu ideologion, kiam la problemo jam tuŝas la vivon de popolo."


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments