Ĉin-Eŭropa Kunlaborcentro en Chengdu

| 2021-06-21
Bookmark and Share

Ĉinio kaj Eŭropo havas longan historion de amikeco, kunlaboro kaj interŝanĝoj, kaj ekde la epoko de la antikva Silka Vojo ambaŭ estas gravaj komercaj partneroj. Por faciligi interŝanĝojn kaj plifortigi rilatojn inter Ĉinio kaj eŭropaj landoj, estis kreita en la urbo Chengdu de Sichuan-provinco la Ĉin-Eŭropa Kunlaborcentro.



La dua etaĝo estas la plej grava parto de la konstruaĵo: tie la Ĉin-Eŭropa Kunlaborcentro provizas plurajn servojn al la ĝenerala publiko, kaj ankaŭ tie troviĝas la oficejo de Ĉina (Sichuan) Liberkomerca Provzono. Inter la disponeblaj servoj estas tiuj por investantoj, entreprenistoj kaj eksterlandanoj, kiuj povas pli facile kaj rapide fondi firmaon, ricevi rilatajn registarajn permesojn kaj zorgi pri rilataj dokumentoj. Danke al tiu servo, en Sichuan estas pli facile por eksterlandanoj dungiĝi aŭ entrepreni.


Tie estas multaj reprezentaj oficejoj de eŭropaj firmaoj kaj registaroj, kaj ankaŭ de la sichuan-a registaro. Aparte kaptis mian atenton tio, ke en la 11-a etaĝo funkcias la Germana Viz-Centro, kreita de la germana registaro por faciligi vizpetojn de ĉinoj kiuj bezonas vojaĝi al Germanio.



La konstruaĵo estas dividita en kvar partojn. De la 3-a etaĝo ĝis la 5-a etaĝo estas la Ĉin-Eŭropa Servocentro, fokusanta pri servoj al civitanoj. De la 6-a ĝis la 14-a etaĝo estas la Ĉin-Eŭropa Interŝanĝ-Centro, kun oficejoj de institucioj kiuj celas interŝanĝojn inter Ĉinio kaj Eŭropo. De la 15-a ĝis la 29-a etaĝo troviĝas la Ĉin-Eŭropa Centro por Komerco kaj Negocoj, kie troviĝas ĉefe oficejoj de firmaoj kaj komerc-rilataj registaraj organizaĵoj. De la 30-a ĝis la 46-a etaĝo funkcias la Hotelo Interkontinenta.


La subteraj etaĝoj estas plenaj de infrastrukturo por artaj kaj kulturaj kunlaboroj, kiel art-galerio, teatrejo, aŭditorio kaj koncertejo. Tiuj spacoj povas esti rearanĝitaj laŭbezone, ekzemple la art-galerio povas esti uzata por ekspozicio en kongreso, dum la ĉambroj estas uzeblaj por konferencoj, prelegoj, klasoj ktp. Okaze de mia vizito, tie estis ekspozicio pri eŭropaj artistoj.



La koncertejo en subtera etaĝo estis projektita de faka teamo de la universitato Tsinghua por havi elstaran akustikon, kiu estis testita milfoje por certigi ĝian kvaliton antaŭ ol funkciado de la koncertejo. Tie koncertas multaj orkestroj kaj muzikistaroj, kaj dum nia vizito laboristoj estis preparantaj piano-koncerton por la sekva tago. La koncertejo entenas 416 seĝojn por spektantoj, kaj ĝi povas esti konvertita kiel ejo por kongreso, prelego kaj konferenco. Pro tiu plurcela uzo, la koncertejo ne sekvas la desegnon de tradicia koncertejo, sed anstataŭe havas strukturojn kiuj povas esti rearanĝitaj laŭbezone.


La infrastrukturo de la centro estas disponebla por ĉiuj homoj, ne nur por ĉinoj kaj eŭropanoj, sed ne ĉiuj estas disponeblaj senpage. Ekzemple, ajna homo povas lui koncertejon, ĉambron ktp kaj tie organizi propran eventon, ne nepre rilatan al Ĉinio kaj Eŭropo. Eventoj organizitaj de la centro, tamen, fokusas en Ĉinio kaj Eŭropo.



En la teretaĝo ankaŭ estas kafejo kun spaco por etaj eventoj. Tie mi kaj aliaj eksterlandaj fakuloj vizitantajn Sichuan-on havis nian unuan diskuton pri niaj spertoj en Ĉinio kaj pri niaj kontribuoj por plifortigi rilatojn de Ĉinio kun aliaj landoj.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments