【E-radio】Tri astronaŭtoj survojas al ĉina kosmostacio

| 2021-06-18
Bookmark and Share


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


– Tri astronaŭtoj survojas al ĉina kosmostacio

– Urĝa uzo de vakcinoj plivastigita al 3-jaruloj en Ĉinio

– Ĉu Suda Oceano estos la kvina plej granda oceano en la mondo?

– Estis inaŭgurita Muzeo de Granda Kanalo


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!


– Tri astronaŭtoj survojas al ĉina kosmostacio


La 16-an de junio oni oficiale diskonigis la nomojn de la tri astronaŭtojn, kiuj flugas al la ĉina kosmostacio per la kunhoma spacveturilo Shenzhou-12. Ili estas Nie Haisheng, Liu Boming kaj Tang Hongbo, inter kiuj Nie Haisheng estas la komandanto. Matene de la 17-a de junio, ilia raketo estis sukcese lanĉita, kaj ili nun survojas al la kosmostacio.


– Urĝa uzo de vakcinoj plivastigita al 3-jaruloj en Ĉinio


Ĉinio aprobis novan aĝlimon por urĝa uzo de vakcinoj kontraŭ KOVIM-19, permesante ke homoj kun aĝo inter 3 kaj 17 jaroj estu vakcinitaj kontraŭ KOVIM-19. La koncerna respondeculo de la Nacia Komisiono pri Sano deklaris, ke antaŭvide ĝis la fino de la kuranta jaro la lando estos vakcininta almenaŭ 70% de la loĝantaro. Nuntempe vakcinado en Ĉinio estas por homoj pli aĝaj ol 18 jaroj kaj la plej maljuna vakcinito estas pli-ol-100-jara.


– Ĉu Suda Oceano estos la kvina plej granda oceano en la mondo?


En la Monda Tago de Oceanoj, la Nacia Geografia Societo de Usono anoncis, ke la akvoj ĉirkaŭ Antarkto nomiĝos la Suda Oceano, kiu estos agnoskita kiel la kvina plej granda oceano sur la terglobo. Laŭ la geografo Alex Tate, sciencistoj jam delonge scias, ke la akvoj ĉirkaŭ Antarkto havas unikan ekologian areon difinitan de oceanaj fluoj kaj temperaturoj.


– Estis inaŭgurita Muzeo de Granda Kanalo


La 16-an de junio en la urbo Yangzhou de la provinco Jiangsu oficiale malfermiĝis la Muzeo de Granda Kanalo, kun terareo de 79 mil kvadrataj metroj kaj 11 ekspozicioj. En sia libro Regado de Ĉinio (Xi Jinping: Regado de Ĉinio), ĉina prezidanto Xi Jinping klarigas, ke “ni devas speguli historiajn ŝanĝiĝojn de nia epoko kaj bildigi ĝian esencon. Ni devas registri la progreson de nia epoko, rakonti ĝiajn rakontojn kaj evidentigi ĝian virton”.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments