El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio komencis homekipitan mision por konstruado de kosmostacio

| 2021-06-18
Bookmark and Share


La 17an de junio, Ĉinio lanĉis la homloĝatan kosmoŝipon Shenzhou-12, kiu sendas tri kosmonaŭtojn al la kerna modulo Tianhe de la ĉina kosmostacio por tri-monata misio.


Laŭ la Ĉina Agentejo de Homloĝata Kosmoŝipo, Shenzhou-12 sur la portoraketo Changzheng-2F estis ĵetita de la Jiuquan-a Satelit-Lanĉa Centro en la ĉina nordokcidenta Gobio.


Tio estas la sepa ĉina homekipita misio al la kosmo kaj la unua dum la konstruado de la ĉina kosmostacio. Ĝi estas ankaŭ la unua en preskaŭ kvin jaroj post la lasta homekipita misio de la lando.


La tri kosmonaŭtoj estas komandanto Nie Haisheng, 56-jara veterano, kiu partoprenis en la misioj Shenzhou-6 kaj Shenzhou-10, Liu Boming, 54-jara, kiu estis parto de la misio Shenzhou-7, kaj Tang Hongbo, 45-jara, kiu estas en sia unua spaciala misio.


Ili starigos novan rekordon por la daŭro de la ĉina homekipita spaciala misio, superante la 33-tagan rekordon starigitan de la personaro de Shenzhou-11 en 2016.


Post eniro en orbiton, la kosmoŝipo Shenzhou-12 kupliĝis kun la enorbita kerna modulo Tianhe de la kosmostacio, formante komplekson kun Tianhe kaj la kargoŝipo Tianzhou-2. La kosmonaŭtoj estos postenigitaj en la kerna modulo.


Laŭ Hao Chun, direktoro de la Ĉina Agentejo de Homloĝata Kosmoŝipo, ilia laboro estos pli komplika kaj malfacila ol antaŭaj homekipitaj misioj.


"La personaro de Shenzhou-12 plenumos kvar ĉefajn taskojn enorbite," klarigis Ji Qiming, helpanto de direktoro de la Ĉina Agentejo de Homloĝata Kosmoŝipo, en gazetara konferenco okazigita en la lanĉa centro en la 16a de junio.


Unue, ili funkciigos kaj administros la komplekson, inkluzive de enorbita provo de la modulo Tianhe, testado de la reakira kaj vivsubtena sistemo, provo kaj funkciiga trejniĝo de la robotika brako, kaj ankaŭ administrado de materialoj kaj rubaĵoj.


Due, ili movos, kunmetos kaj provos eksterveturilajn kombineojn kaj faros du eksterveturilajn agadojn por laboro, inkluzive de kunmetado de eksterveturila ilaro, levado de la panorama kamerao kaj instalado de etenditaj pumpiloj.


Trie, ili efektivigos kosmosciencajn eksperimentojn kaj teknologiajn eksperimentojn, kaj ankaŭ publikajn diskonigajn agadojn.


Kvare, ili administros propran sanon per ĉiutaga vivzorgado, fizika ekzercado, kaj regula monitorado kaj pritaksado de propra sanstato.


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments