Ĉu estas vere, ke Ĉinio malpermesas al islamaninoj vesti hiĝabon?

| 2021-06-18
Bookmark and Share

Dum la lastaj jaroj populariĝis multaj onidiroj pri la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio. Komence mi elektis silenti pri tiu temo en miaj artikoloj, eĉ pro tio, ke mi preskaŭ nenion sciis pri Xinjiang, sekve nenion utilan mi povus diri pri ĝi. Post du oficvojaĝoj al la regiono, multaj intervjuoj kun lokanoj kaj lernado pri historio, geografio, kulturo kaj tradicioj de Xinjiang, mi nun sentas min preta por klarigi pri kelkaj miskomprenoj rilate al la regiono.


Du virinoj kune iras surstrate en Urumĉio. Unu uzas kaptukon kaj la alia ne.


En tiu ĉi artikolo mi traktos la onidiron pri malpermeso al islamaj virinoj vesti hiĝabon. Estas du versioj de tiu onidiro en interreto, laŭ unu versio, la malpermeso estas valida en tuta ĉeftero de Ĉinio, laŭ la alia versio, la malpermeso validas nur en Xinjiang. Ambaŭ onidiroj estas falsaj.


Antaŭ ol viziti Xinjiang, mi diversfoje vidis virinojn kun hiĝabo en Pekino, Xi'an kaj aliaj urboj de Ĉinio. Tio sufiĉas por konstati, ke la onidiro ne povas esti vera. En tuta Ĉinio ekzistas islamanoj, moskeoj kaj restoracioj kiuj vendas halal-ajn manĝaĵojn.


Pri la dua versio de la onidiro, necesas viziti Xinjiang. Mi antaŭ kelkaj semajnoj estis tie kaj propraokule vidis virinojn kun hiĝabo trankvile piedirante surstrate. Se tio estus malpermesate, ili kompreneble ne rajtus libere promeni surstrate tiel vestitaj.


Virino kun hiĝabo promenas en la Internacia Granda Bazaro de Urumĉio.


Mi esploris la originon de tiu onidiro kaj malkovris, ke ĝia fonto estas misinterpreto de la artikolo de Tom Phillips publikigita en la 13-a de januaro 2015 en la ĵurnalo The Telegraph, sub la titolo "Ĉinio malpermesas burkon en la ĉefurbo de la islama regiono Xinjiang". La novaĵo ne temas pri malpermeso al hiĝabo, sed nur al burko, kaj nur en unu urbo de Xinjiang. La artikolo klarigas, ke burko ne estas tradicia vestaĵo de Xinjiang kaj ĝia uzo en publikaj lokoj estas malpermesata en multaj landoj, inter ili estas Belgio kaj Francio. Cetere Xinjiang ne estas "islama regiono". Homoj tie rajtas libere elekti sian religion, ekzakte kiel priskribo de la Artikolo 18 de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj.


Kio estas hiĝabo? Etimologie tiu vorto signifas "kovrilo, kurteno, vualo, ekrano", kiu laŭ tempopaso fariĝis konata kiel ĝenerala vorto por islama kaptuko. Ekzistas diversspecaj kaptukoj uzataj de islamanoj, kiuj ricevas malsamajn nomojn, kaj ili varias de tiuj, kiuj kovras la tutan korpon kaj eĉ la vizaĝon (burko), ĝis tiuj, kiuj kovras nur la hararon, foje ankaŭ la orelojn (oramalo, taqiyah). En malsamaj landoj kaj regionoj, islamanoj disvolvis malsamajn tradiciojn pri kovro de la kapo kaj aliaj partoj de la korpo, sed en okcidentaj landoj, fonditaj sur la kristana tradicio, homoj malmulton scias pri islamo kaj imagas hiĝabon kiel vestaĵon kiu kovras ne nur la hararon, sed ankaŭ la kolon, eventuale eĉ la buŝon.


Islamanoj devas sin vesti laŭ la instruoj de islamo, sed tio ne signifas, ke ĉiuj islamanoj en la mondo devas sin vesti same, tute male, islamaj vestaĵoj disvolviĝis malsame en malsamaj lokoj, surbaze ne nur de religiaj normoj, sed ankaŭ de faktoroj kiel klimato, kulturo kaj socio. En multaj landoj islamanoj sin vestas laŭ la okcidenta kutimo, dum en aliaj oni preferas la tradiciajn vestaĵojn.


Virino piediras proksime al la Blanka Moskeo de Urumĉio.


Laŭ Enciklopedio de Islamo kaj Islama Mondo, Korano instruas virojn kaj virinojn sin vesti modeste, kaj tiu modesteco koncernas al rigardo, paŝado, vestaĵoj kaj kovrado de seks-organoj. En kelkaj landoj oni pli strikte difinas tiun modestan manieron sin vesti kiel devo kovri tutan korpon krom la vizaĝo kaj la manoj. Tiu difino estas bazita en verkoj kreitaj post la riveloj de Korano, pro tio aliaj islamaj tradicioj ne sekvas ĝin, kaj kelkaj eĉ subtenas la tezon, ke Korano ne devigas al virinoj la uzon de kaptuko, kaj la araba vorto hijab en la Korano rilatas ne al ĉiuj islamaj virinoj, sed nur al la edzinoj de la profeto Mohamedo.


En la tuta mondo estas debato pri uzo aŭ ne uzo de kaptukoj de islamaj virinoj. En Saud-Arabio virinoj rajtas ne uzi hiĝabon en publikaj lokoj, sed ili tion faras pro tradicio. En Irano uzo de hiĝabo estas leĝe deviga. En multaj eŭropaj landoj kaj eĉ en landoj, kie islamo estas oficiala religio, ekzistas leĝoj, kiuj malpermesas uzon de kelkaj specifaj islamaj vestaĵoj. Ekster la jura sfero, islamaj virinoj tra la mondo raportas diversgradan socian premon por vesti aŭ ne vesti kaptukon.


Multaj islamanoj en Xinjiang uzas etnajn vestaĵojn jam de jarcentoj, kaj tiuj vestaĵoj sekvas la normojn de islamo pri kapkovrado. Taqiyah (ĉapo), estas tre populara en Xinjiang kaj multaj lokaj etnoj. Inter ili ujguroj disvolvis apartajn normojn, kiel koloroj kaj brodaĵoj, por esprimi informojn kiel aĝo, fraŭleco ktp. Uzbekaj kaj taĝikaj virinoj kutimas uzi taqiyah-n hejme, dum kazaĥaj kaj kirgizaj virinoj kutime uzas ĝin nur dum infaneco.


Oramalo, kaptuko tre populara inter islamanoj de la Centra Azio, estas ankaŭ populara en Xinjiang kaj uzata de pluraj xinjiang-aj etnoj. Plejparto de islamaj virinoj, kiujn mi vidis en Xinjiang, preferas uzi ĝin. Inter kirgizoj, blanka oramalo indikas, ke la virino estas edziniĝinta.


Kazaĥa virino kovras sian kapon per kaptuko, kies blanka koloro indikas, ke ŝi estas edziniĝinta.


Estas granda bedaŭro konstati distordon de informoj por ruze akuzi Ĉinion pri persekutado al religio aŭ etno. Multaj raportistoj eksterlandaj verkas pri islamo surbaze de stereotipoj kaj pro tio miskonkludas.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments