El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Fulmerford, nova albumo de i.d.c.

| 2021-06-17
Bookmark and Share

Fulmerford, lanĉita la unuan de junio kiel bitalbumo kaj ankaŭ fizika albumo, estas iusence ido de la pandemio: Sen la eblo koncerti, i.d.c. restis en sia hejmstudio laborante en tiu ĉi albumo.



La unua kanto "Konektitaj knaboj" havas dancigan melodion kun teksto, kiu bone kombinas socian kritikon kun poezio.


"Urba naturo" estas aparte priatentinda kanzono, kies melodio estas aparte agrabla kaj bone akordiĝas al la flustra voĉo de Éric Languillat.


"Via beleco malŝparita" havas refrenon facile memorigeblan kaj melodion laŭ la kutima stilo de i.d.c. kaj mi rekomendas ĝin por dancejo de esperanta kongreso.


"Trans la tim'" estas bonega kanzono kun profunda teksto kaj melankolia tono. Ŝajnas al mi, ke ĝi estas inspirita de la pandemio, kiam ni ĉiuj kunrevis pri "vojo por krei kune la mondon trans la tim.'" Ĉu ni sukcesis?


La melodio de la sekva kanto "Bona persono" kaj ĝia teksto temas pri la pensoj de ordinara homo.


Per "La forgesita aŭtoro" i.d.c. sukcesis kapti dilemojn de verkistoj antaŭ la logiko de merkat-orientita kultura industrio.


La sekva kanto surprizis min pro tio, ke anstataŭ la banala revado pri mirindaĵoj, kiun oni kutime trovas en kanzonoj pri la estonteco, "2063" estas plena de profundaj dilemoj de homo, kiu imagas sin mem preskaŭ 90-jara en 2063.


Sekve venas "La jaro de la viruso" kun trista melodio kaj pensiga teksto pri la jaro, kiam ni alkutimiĝis "saluti unu alian tra fenestro".


La melodio de "Sekreta flam'" estas tre bona kaj cetere tre taŭga por aŭskulti dum vojaĝo.


"Eta Kosmonaŭto" estas alia aparte brila trako de la albumo, kun melankolia melodio kaj inspiroplena teksto.


"Mi volas pli" estas la lasta kanto de la albumo, registrita per voĉo kaj gitaro. Ĝi estas inspiroplena amrakonto kun kiu ajna homo povas identigi sin.


Post longa tempo sen novaĵoj pri i.d.c., estis tre ĝojiga sperto aŭskulti tiun ĉi albumon kaj konstati, ke i.d.c. daŭre kapablas tuŝi niajn korojn per inspiroplenaj kanzonoj.


Aŭskultu pecetojn de la kanzonoj kaj aĉetu la albumon ĉe https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/inicialoj-dc-161/4-fulmerford.html


Membroj de Vinilkosmo-Abonklubo povas senpage aŭskulti la tutan katalogon de Vinilkosmo per elsendfluo. Se vi ankoraŭ ne estas membro, membriĝu ĉe https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo.html


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments