El Popola Ĉinio>头条新闻>

Urĝa uzo de vakcinoj plivastigita al 3-jaruloj en Ĉinio

| 2021-06-17
Bookmark and Share

Laŭ kuna prevent-rega mekanismo kontraŭ KOVIM-19 sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, la lando aprobis, ke la aĝlimo por urĝa uzo de vakcinoj kontraŭ KOVIM-19 estu plivastigita al 3-jaruloj.


La 25-an de marto en Pekino oni inokulis vakcinon.


Ĉinio antaŭenigas vakcinadon kaj aprobis, ke homoj inter la aĝoj de 3 kaj 17 estu inkluditaj al vakcinado kontraŭ KOVIM-19. La koncerna respondeculo de la Nacia Komisiono pri Sano diris, ke antaŭvide ĝis la fino de la kuranta jaro la lando estos vakcininta almenaŭ 70% de la loĝantaro.


Nun vakcinado en Ĉinio estas por homoj pli aĝaj ol 18 jaroj kaj la plej maljuna vakcinito estas pli-ol-100-jara.


La lando ankaŭ faris novajn progresojn pri esplorado kaj disvolvado de nazŝpruca vakcino kontraŭ KOVIM-19, kaj ĝi estas en klinika provado. Post kolekto de datumoj, fakuloj esploros ĝian sekurecon kaj efikecon.


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments