El Popola Ĉinio>Socio>Fokusaj temoj>

Arkeologiejo Sanxingdui en Sichuan

| 2021-06-16
Bookmark and Share

Sanxingdui estas unu el la plej gravaj arkeologiejoj de Ĉinio, kiu foje kaptas atenton de la tuta mondo pro unikaj arkeologiaj malkovroj. Sed kio ekzakte estas Sanxingdui kaj kial ĝi estas tiom unika kaj grava? Ni vizitis ĝin kaj parolis kun lokaj fakuloj por respondi tiun demandon.


Granda masko elfosita en Sanxingdui


Unue necesas viziti Sanxingdui-muzeon, kie estas eksponataj pluraj arkeologiaj eltrovaĵoj de Sanxingdui. La antikvaĵoj eksponataj tie venas de arkeologiejo proksime al la muzeo, kie elfosado daŭras. En 1986 oni trovis tie du oferfosaĵojn de la antikva regno Shu, kun multaj objektoj el oro, jado kaj bronzo. Tiuj eltrovaĵoj pruvas la ekziston de Shu-regno, menciita en antikvaj legendoj. Kiel unu el la plej gravaj regionaj kulturoj de antikva Ĉinio, Shu multe influis la evoluon de la ĉina kulturo, kaj studado pri ĝi helpas klarigi multajn misterojn pri la originoj de la ĉina popolo. La eltrovaĵoj de Sanxingdui provizas al sciencistoj multajn informojn pri religiaj ritoj, politika organizado kaj socia vivo en Shu-regno.


Cong, objekto por religiaj ritoj farita el jado


Sanxingdui, iama ĉefurbo de Shu, troviĝas en chengdu-a ebenaĵo, konata kiel lando de abundo. Tie frue disvolviĝis agrikulturo, kaj en la ekonomio de Shu ludis gravan rolon la produktado de rizo, milio kaj aliaj grenoj. La multaj vinujoj elfositaj en Sanxingdui atestas, ke produktado estis sufiĉe abunda por vinfarado, kaj la eltrovitaj ostoj kaj ornamaĵoj por bestoj atestas, ke bestobredado ankaŭ estis tre disvolviĝinta en Shu. Konkoj de marbestoj kaj el bronzo estis uzataj kiel moneroj, kaj granda nombro de ceramikaĵoj estis necesaj por religiaj ritoj.


Sanxingdui ekzistis de la jaro 2800 a.K. ĝis 600 a.K., apartenanta al la bronzepoko, kaj ĝia plej prospera momento estis dum la regado de la reĝoj Boguan kaj Yufu. Elementoj de fremdaj kulturoj estis trovitaj en la antikvaĵoj de Sanxingdui, inter ili estis objektoj ligitaj al la kulturoj Xia kaj Liangzhu. Tiuj objektoj atestas ne nur la tezon pri komuna origino de la popoloj Xia kaj Shu, sed ankaŭ la fortan kulturan kaj komercan rilaton inter pluraj popoloj ĉe Jangzio.


Masko farita el oro


Aparte unikaj estas la bronzaj maskoj, kiuj havas unikajn trajtojn kaj estas estetike tre malsamaj ol ajna alietna stilo de tiu epoko. Profesoro Zhao Yiheng, fakulo pri semiotiko el Sichuan-a Universitato, aparte substrekas la estetikan similecon de tiuj maskoj kun la modernista estetiko de la 20-a jarcento. Tio estas ja tre interesa temo por priesplori.


Objekto el oro elfosita en Sanxingdui


Multaj bronzaĵoj trovitaj en Sanxingdui rilatas al religiaj ritoj, kaj kelkaj el ili havas la formon devenigitan de la centra ebenaĵo, dum la origino de la formoj de aliaj ankoraŭ estas pridiskutinda temo.


Post la vizito al la muzeo, ni iris al la arkeologiejo por koni la laboron de arkeologoj tie. La arkeologiejo estas ekster la muzeo kaj ne estas malfermita al la ĝenerala publiko. Nia teamo ne rajtis kunporti elektronikajn aparatojn al la loko, sed mi povas raporti kion mi vidis tie.


Enirejo de la oferfosaĵoj de Sanxingdui: Elfosado daŭras.


Mi vidis arkeologojn laborantajn en du oferfosaĵojn. En unu el ili estas restaĵoj de eburo kaj cindro, kiuj atestas la kutimon de Shu-popolo bruligi eburon en oferaĵoj. En la alia mi vidis plurajn bronzaĵojn elfosatajn. La tuta arkeologiejo estas bone zorgata, kun maŝinoj kaj laboratorioj kiuj ebligas al arkeologoj dokumenti, analizi kaj trakti la eltrovaĵojn. La fosado okazas malrapide kaj ĉiu tavolo estas zorge fotita por ebligi postan rekonstruon de la originala scenejo. Oni scias, ekzemple, ke estis ordo por meti la oferaĵojn en la oferfosaĵojn, kaj pro tio en ĉiu tavolo oni malkovras malsamspecajn objektojn.


La objektoj trovitaj en Sanxingdui impresas nin pro unikaj trajtoj, kiuj distingas sin disde tiuj kreitaj de aliaj kulturoj de la mondo. Laŭ klarigo en la muzeo, la maskoj elfositaj en Sanxingdui reprezentas profundan kaj misteran troigitan fantazion kaj samtempe delikatan kaj rafinitan portreton de tiu socio, substrekante harmonian komunikadon inter la tero kaj la ĉielo. Per esprimado de spiritaj demandoj, Shu-popolo transiris realon por sopiri la estontecon. Mi opinias, ke tiuj vortoj poezie klarigas la esencan kialon de nia interesiĝo pri Sanxingdui.


Profesoro Zhao dum babilado pri arto, signifoj kaj la heredaĵoj de Sanxingdui


Sekve ni havis agrablan babiladon pri arto kun profesoro Zhao, kiu konstante pensigis min pri tiu klarigo trovita sur iu muro de la muzeo: kio estas arto? Kial ĝi tiom fascinas nin? Kiel arto rilatas al praktika uzo de objektoj? Kiel fakulo pri semiotiko, profesoro Zhao ne klare respondas demandojn, anstataŭe li instigas pripensadon kaj provokas nin repensi niajn konceptojn, kaj post iom da tempo lumo aperas en la malhelo kaj la simboloj gajnas signifon. Surbaze de polemika difino de arto kiel tio kio ne havas praktikan uzo, li nerekte gvidis nin al la mistera mondo de Sanxingdui-anoj: la maskoj, iamaj religiaj objektoj por praktika uzo, nun estas rigardataj de ni kiel artaĵoj. Kaj kiel arto ili fascinas nin pro beleco kaj unikeco.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments