Saurer, ekzemplo pri industrio en Xinjiang

| 2021-06-15
Bookmark and Share

Saurer-a Industria Zono pri Inteligentaj Maŝinoj de Jinsheng-grupo estas unu el la multaj industrioj en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio. Ĝi estas parto de la industria ĉeno ligita al xinjiang-a kotono kaj ankaŭ ekzemplo de Industrio 4.0 en Ĉinio.


Fabriko de Saurer en Urumĉio: Pli da maŝinoj ol homoj


La historio de tiu firmao komenciĝis en 1853, kiam Franz Saurer fondis firmaon en St Georgen, Svislando. En 1900 la firmao registris sian unuan patenton pri bobenmaŝinoj, kaj dum tempopaso la firmao senĉese disvolvis novajn teknikojn pri kombado, ŝpinado kaj bobenvolvado celante aŭtomatigon de industria procesado de kotono, kaj la firmao fariĝis tiom renoma, ke ĝi partoprenis en la misio Apollo 11, kiu alportis la unuajn astronaŭtojn al la Luno en 1969: Maŝino Saurer 2S-55 estis uzita por fari la emblemon de la misio sur la astronaŭtaj uniformoj.


En 1997, Saurer fondis sian unuan filion en Ĉinio. Ĝi estis en la urbo Suzhou de Jiangsu-provinco. En 2013 Jinsheng-grupo aĉetis la sektoron pri bazaj fibroj kaj aparatoj de OC Oerlikon, kaj tiel komenciĝis nova fazo en la historio de Saurer. Ekde 2017 akcioj de Saurer estas negocataj en la borso de Ŝanhajo. La unua inteligenta fabriko de Saurer, kreita laŭ la modelo de Industrio 4.0, estis inaŭgurita en Urumĉio en 2018, kaj en tiu fabriko estas konstruataj inteligentaj maŝinoj por kombado, ŝpinado kaj volvado, kiuj estas uzataj en teksaĵfabrikoj tra tuta Xinjiang.


Aŭtomata kotonkombilo


Saurer estas unu el la malmultaj kompanioj en la mondo kiuj provizas kompletan aron da maŝinoj por ŝpinad-industrioj kaj havas kvar fabrikojn en la mondo, la du jam menciitaj fabrikoj en Suzhou kaj Urumĉio, unu en Dusseldorf, Germanio, kaj alia en Baroda, Barato.


Saurer en Xinjiang antaŭ nelonge inaŭguris sian eksponejon pri novigo, kun la celo prezenti al klientoj siajn produktojn kaj teknikojn, kaj ankaŭ la avantaĝojn kaj kapablojn de Industrio 4.0 kaj industria apliko de interreto. Kliento povas surloke mendi produktojn adaptitajn al siaj specifaj bezonoj. Tiel Saurer kontribuas por daŭre modernigi la tutan ĉenon de teksaĵ-industrioj de Ĉinio kaj ankaŭ de aliaj landoj laŭ "La Zono kaj Vojo".


Fadeno produktita el kotono per la maŝino de Saurer


La inteligenta fabriko de Saurer em Urumĉio havas pli da maŝinoj ol laboristoj. La fabriko estas grandega, sed nur 400 homoj laboras tie, kaj irado tra la fabriko klare montras, ke plejparto de la laboristoj laboras antaŭ komputilo en oficejo, pro la alta nivelo de aŭtomateco. Estas ankaŭ substrekinde, ke plejparto de tiuj laboristoj estas teknikistoj aŭ havas universitatan diplomon.


Intervjuita de El Popola Ĉinio, Mao Zhi, ĝenerala manaĝero de Saurer en Xinjiang, klarigis, ke bojkotoj al xinjiang-a kotono ne efikis sur la vendoj de Saurer, ĉar mendoj daŭre kreskas. Li ankaŭ antaŭvidas bonajn perspektivojn por la estonteco, ĉar ĉin-eŭropa fervojo, kiu transiras Xinjiang, faciligas eksportadon de maŝinoj al pluraj landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo", sekve la vendoj devas daŭre kreski en la estonteco.


Laboristo en la fabriko de Saurer: Pro altnivela aŭtomateco, malmultaj taskoj postulas homan laboron.


La iniciato "La Zono kaj Vojo" fariĝis kerna parto de la strategio de Saurer por la estonteco, ĉar Xinjiang ludas gravan rolon en koton-industrio kaj estas najbara al landoj kiel Uzbekio kaj Pakistano, kiuj ankaŭ havas fortan koton-industrion, sekve la ĉin-eŭropa fervojo kontribuos por ekspansio de la negocoj de Saurer en la regiono, kaj vendado de maŝinoj fokusos al landoj laŭ "La Zono kaj Vojo". La transportado per fervojo estas pli rapida kaj malpli kosta ol per aliaj surteraj transportiloj disponeblaj. Per trajno, maŝino povas atingi Germanion post nur du semajnoj.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments