El Popola Ĉinio>头条新闻>

Srilankaj gravedulinoj vakciniĝis per ĉinaj vakcinoj kontraŭ KOVIM-19

| 2021-06-15
Bookmark and Share


La 9-an de junio la Buroo pri Familia Sano de Srilanko lanĉis planon pri vakcinado al gravedulinoj kontraŭ KOVIM-19. Kelkdekoj da gravedulinoj, aĝaj je pli ol 30 jaroj kaj sen infektaj malsanoj, vakciniĝis per vakcinoj faritaj de la ĉina kompanio Sinopharm.


Laŭ la direktoro de la branĉo pri sano de virinoj kaj infanoj sub la buroo, la vakcino de Sinopharm estas la elektita por srilankaj gravedulinoj. Tio estas la unua fojo, ke gravedulinoj estas inkluzivitaj en celgrupo de vakcinado, kaj tio celas malebligi seriozajn malsanojn al gravedulinoj pro infektiĝo de KOVIM-19.


Laŭinforme, gravedulinoj tra la lando estos vakcinitaj.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments