【E-radio】Xi Jinping inspektis ĉinan nordokcidentan provincon Qinghai

| 2021-06-11
Bookmark and Share

   


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


–Trovita ruino de la Granda Muro en Shaanxi

–UN lanĉis agadplanon "jardeko por ekosistema restarigo"

–Migrantaj elefantoj haltis ĉe Jinning, en Yunnan-provinco

–Xi Jinping inspektis ĉinan nordokcidentan provincon Qinghai


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!


–Trovita ruino de la Granda Muro en Shaanxi


La 8-an de junio arkeologoj malkovris ruinon de Qingping-fortikaĵo, kiu estas kastelo de la Granda Muro en la dinastio Ming, en la urbo Yulin de la provinco Shaanxi, en Ĉinio. La fortikaĵo estis forlasita en la regperiodo de la imperiestro Kangxi de la dinastio Qing. Ĉar la fortikaĵo estis kovrita de dezerto post ĝia forlaso, ĝiaj ruinoj estas bone konservitaj.


–UN lanĉis agadplanon "jardeko por ekosistema restarigo"


La 4an de junio la ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj (UN) António Guterres lanĉis la agadplanon "jardeko por ekosistema restarigo" por trakti la mediajn minacojn, nome biodiverseca perdo, klimata detruo kaj pliigita poluado. La agadplano estas iniciato por protekti kaj revivigi ekosistemojn en la mondo. La iniciato daŭros de 2021 ĝis 2030.


–Migrantaj elefantoj haltis ĉe Jinning, en Yunnan-provinco


Yunnan-a Komandejo pri Prevento de Aziaj Elefantoj Migrantaj al Nordo, deklaris en la 7-a de junio, ke la aro da aziaj elefantoj ĉesis migradon norden por ripozi ĉe Jinning-distrikto de la urbo Kunming.


–Xi Jinping inspektis ĉinan nordokcidentan provincon Qinghai


La 7an de junio Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, komencis inspektovojaĝon al la provinco Qinghai, nordokcidenta Ĉinio. En Xining, ĉefurbo de la provinco, Xi informiĝis pri iniciatoj por krei laborpostenojn kaj pliigi enspezojn de lokanoj. En la libro Regado de Ĉinio (Xi Jinping: Regado de Ĉinio), li pli detale klarigas la strategion de Ĉinio por kontraŭbatali malriĉecon.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments