El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Kvin Jarcentoj: Elstara albumeto de BaRok-Projekto!

| 2021-06-11
Bookmark and Share

Lanĉita en la 26-a de majo, la nova albumeto de la brazila metalbando BaRok-Projekto estas bonega surprizo pro tio, ke la ses titoloj de la albumeto estas ne nur bonkvalitaj, sed ankaŭ plenaj de inspiro kaj kreemo.



La unua kanto "Praulan Forton" anoncas la rakonton, kiu daŭras tra la albumeto, kun klara inspiro en la muziko de indiĝenaj popoloj de Brazilo, kiuj de kvin jarcentoj rezistas al divers-specaj minacoj, kiuj aperis rezulte de ilia kontakto kun transmaraj fremduloj. Tiun reziston inspiras la forto de niaj prauloj, kiu eĥas tra la arbaroj por veki kaj kuraĝigi la nunan generacion.


"Sola Hirundo" estas bonege elpensita kanzono, al kiu multe aldonas la belega voĉo de la gastmuzikisto Kimera kaj la drumo de Fred Mika, alia gastmuzikisto. La gitaroj de Rafael Milhomem kaj Muniz aparte brilas en tiu ĉi kanto. La teksto estas tre aktuala kaj oportuna, inspirita de sentoj vekitaj de la pandemio de KOVIM-19, kiel neglekto, malespero kaj mistraktado. En multaj landoj, homoj sentis sin kiel solaj hirundoj, kiuj devis sole lukti por siaj vivoj. Finfine tiuj homoj ankaŭ fariĝis simboloj de rezisto post la decido kuniĝi por sendepende agadi cele al protektado de siaj familioj kaj komunumoj.


"Kaŝiri'", la tria kanto de la albumo, havas gajan etoson kaj temas pri feliĉaj momentoj de la vivo, kiuj venas post penado. Tiuj feliĉaj momentoj estas reprezentataj de kaŝirio, indiĝena drinkaĵo el manioko. La sono de fluto miksita kun tiu de elektraj gitaroj estas aparte interesa kaj rezultas tre agrable al la oreloj.


La sekva kanto "Jen" estas tre fama verko de Ale Kosabela, kiu jam estis kantita kaj registrita de pluraj muzikistoj en Esperantujo. BaRok-Projekto faris tre interesan muzikaranĝon por ĝi, kiu rezultas tre danciga. En tre simpla lingvaĵo, tiu ĉi kanto temas pri la maloj, akvo kaj oleo, kiuj ne intermiksiĝas.


"Kvin Jarcentoj", kiu nomas la albumon, estas la kulmino de la albumo. Ĝi temas pri la rezisto de indiĝenaj popoloj, kiuj de kvin jarcentoj luktas kontraŭ subpremo. Estas tempo por ekverki novan historion, ne per la forto de sagoj, sed per la forto de artoj. En tiu ĉi kanto partoprenas du gastmuzikistoj, Linda Le Nepveu kaj Zdravka Bojĉeva.


La lasta trako estas instrumenta versio de "Jen", kanto tre konata kaj ŝatata de esperantistoj de la mondo, kun simpla teksto kiun multaj el ni jam delonge parkeris. Do kial ne kanti kvazaŭ en Karaokeo? Eĉ se vi ne volas ĝin kanti, certe plaĉos al vi aŭskulti ĝin.


Per tiu ĉi albumeto, BaRok-Projekto montras, ke ĝi estas sur la ĝusta vojo en sia muzika projekto kaj plibonigas sian muzikon pli kaj pli. Brave!


Por senpage aŭskulti pecetojn de la kanzonoj kaj aĉeti la albumeton, vizitu la retejon de Vinilkosmo: https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/hardkoro-punko-alternativa-metalo/barok-projekto/3-kvin-jarcentoj.html


Membroj de Vinilkosmo-Abonklubo rajtas aŭskulti la tutan katalogon de Vinilkosmo per elsendfluo. Se vi ankoraŭ ne estas membro, aliĝu ĉe https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo.html


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments