Alexander Zazurin: Heredanto de rusa bayan-arto en Xinjiang

| 2021-06-11
Bookmark and Share

Alexander Zazurin (ankaŭ konata kiel Aleksandel Zazolin) estas rusetna ĉino naskita en la urbo Yining de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio. Naskiĝinta en 1958 en familio de muzik-amantoj, li ekde infaneco amas muzikon kaj frue lernis ludi plurajn muzikilojn, kaj akordiono fariĝis lia plej ŝatata. Kiam li estis 10-jara, li kutimis ludi akordionon kune kun sia patro, kaj 15-jara li eklernis akordion-riparadon. Poste, kiam li estis 40-jara, li ekstudis muzikverkadon kaj verkis plurajn ruslingvajn kantojn, inter ili estas "Yili-rivero" kaj "Mi amas mian patrujon".


Alexander Zazurin ludas akordionon en sia muzeo pri akordiono.


Alexander famiĝis kiel akordion-riparisto kaj pro tio estis vizitita de akordionistoj kaj akordion-ŝatantoj el Ĉinio kaj aliaj landoj. Oni iris al li por peti riparon al akordiono. Li samtempe fariĝis kolektanto de akordionoj kaj akiris multajn akordionojn el la tuta mondo. Subtenata de la loka registaro, li fondis sian personan muzeon, kiu allogas multajn vizitantojn.


Kelkaj akordionoj eksponataj en la muzeo


Krom riparado kaj kolektado de akordionoj, Alexander estas elstara akordionisto kiu sin dediĉas al koncertoj kaj heredigo de la rusa bayan-arto (bayan estas rus-stila akordiono), agnoskata kiel nemateria heredaĵo de Xinjiang. En 2002 li ludis kune kun la fama ĉina akordionmajstro profesoro Zhang Zhiqiang. Post la koncerto, profesoro Zhang deklaris: "S-ro Alexander neniam studis akordionon en konservatorio, sed li ludas ĝin pli bone ol ajna specialisto."


Alexander Zazurin bonvenigas vizitantojn en sia muzeo pri akordiono.


Denaska parolanto de la rusa lingvo, li ankaŭ scipovas la ĉinan, ujguran, kazaĥan kaj ŝibean. Vivanta en pluretna urbo, li kun 13 akordionistoj, ĉiu el aparta etno de Ĉinio, fojfoje kunludas en la muzeo. En Xinjiang ĉiuj amas akordionon kaj muzikon.


Akordionistaro el 13 malsamaj etnoj de Xinjiang koncertas en la muzeo.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments