Ekonomi-disvolva zono de Horgos en Xinjiang

| 2021-06-11
Bookmark and Share

La urbo Horgos de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio situas en la ŝlosila punkto de la antikva Silka Vojo. Okcidente de ĝi troviĝas kvin landoj de la Centra Azio, kaj pro tio Horgos jam de antikveco ludas gravan rolon en la komerco de Ĉinio kun aliaj landoj. La iniciato "La Zono kaj Vojo" alportas novajn disvolvajn projektojn al la regiono kaj povas plifortigi la internacian karakteron de la urbo.



En Horgos estas kvar administraj organizoj kaj fakaj administrejoj, nome Horgos-urbo, ekonomi-disvolva zono de Horgos, kargoterminalo de Horgos kaj ĉin-kazaĥa internacia landlim-centro pri kunlaboro.


La urbo estas pluretna, kun loĝantoj el 13 etnoj, inter ili estas hanoj, kazaĥoj, ujguroj, hui-oj, mongoloj, ŝibe-oj kaj dongŝjang-oj. Plurlingvaj ŝildoj troviĝas ĉie en la urbo kun 86 500 loĝantoj.


La landlim-centro mem estas la unua translandlima inter Ĉinio kaj Kazaĥio. Ĝi okupas la areon de 3.43 kvadrataj kilometroj en Ĉinio kaj 2.17 kvadrataj kilometroj en Kazaĥio. Ĝi estis inaŭgurita en 2012 kaj estas la administra modelo "enlanda dogano", surbaze de la koncepto "malfermo en la unua linio kaj kontrolo en la dua". Ĝiaj ĉefaj roloj estas por negoco, eksponado, stokado, transportado kaj vendado de varoj, hoteloj kaj restoracioj, strukturoj por komercocelaj servoj kaj financaj servoj.


Kamiono transportas konteneron el Horgos.


La ekonomi-disvolva zono de Horgos okupas la areon de 73 kvadrataj kilometroj, dividita laŭ la modelo "unu zono kaj kvar parkoj", kiu entenas 20 kvadratajn kilometrojn de la kargoterminalo de Horgos, 35 kvadrataj kilometroj de Yining-parko, ok kvadrataj kilometroj de la Industria Parko Qingshuihe kaj 10 kvadrataj kilometroj por la korporacioj.


Kiel grava nabo de la Silkvoja Ekonomia Zono, Horgos rapide disvolviĝas kaj ricevas investojn pro la ekspansio de ekonomiaj, politikaj kaj kulturaj interŝanĝoj inter la landoj laŭ "La Zono kaj Vojo". Inter la avantaĝoj de la urbo estas substrekinda ĝia proksimeco al dense loĝataj kaj ekonomie disvolviĝantaj regionoj de la Centra Azio.


La nabo de Horgos konsistas el aŭtovojo, fervojo, dukto, aviado, optika kablo kaj poŝto. Cetere ĝi havas plurfunkcian kargoterminalon.


Horgos prosperas per internacia komerco.


La ĉina registaro intencas transformi Horgos en modelon pri pordmalfermo al la okcidento, kaj kun tiu celo estigis en Horgos specialajn mekanismojn kaj politikojn.


Kun longa historio de internacia kunlaboro kaj komerca interŝanĝo ekde la antikva Silka Vojo, Horgos havas internaciajn trajtojn akiritajn de siaj roloj kiel grava politika, ekonomia kaj kultura centro de la Centra Azio kaj nabo inter la Oriento kaj la Okcidento dum jarcentoj. En Horgos kaj centr-aziaj landoj vivas etnoj kiuj delonge kunvivas kaj kunlaboras, kaj pro tio kundividas kutimojn kaj lingvojn: jen solida bazo por regiona kunlaboro.


Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments