El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fronte al epidemio, kion faras Demokratia Progresema Partio en Taiwan?

| 2021-06-11
Bookmark and Share

Ekde majo, abrupte pligraviĝas la situacio de KOVIM-19 en Taiwan de Ĉinio. La nombro de konfirmitaj kazoj en Taiwan superis dek mil, tamen mankas al la insulo vakcinoj. Laǔ informoj de amaskomunikoj, ĝis la 1-a de junio Taiwan akiris malpli ol 880 mil dozoj da vakcinoj. Fronte al tiu situacio, diversaj rondoj de la insulo pli kaj pli multe alvokas enkondukon de vakcinoj el la ĉeftero. Ankaǔ la ĉeftero plurfoje montras volon provizi vakcinojn al taiwan-anoj, tamen la aŭtoritatoj de la Demokratia Progresema Partio insiste malhelpas taiwan-anojn vakciniĝi per vakcinoj el la ĉeftero.


Aliflanke la aǔtoritatoj esprimis dankemon al Usono, kiu unuflanke anoncis al la insulo donacon de 750 mil dozoj da vakcinoj en la 6-a de junio. La vakcinoj estas tiel nomitaj donacoj, tamen ili fakte estos senditaj sub la kadro de la publika programo COVAX, cetere ĝis nun estas nur surpapera promeso pri tio.


La vakcinoj de la ĉeftero de Ĉinio same kiel tiuj de Usono estas aprobitaj de la Monda Organizo de Sano, tamen la aŭtoritatoj metas politikon en la unua vico kaj neglektas la sanon kaj vivon de taiwan-anoj. Plie, ĝi kulpigas la ĉefteron por kaŝi sian senkapablecon en aĉetado de vakcinoj.


La aǔtoritatoj anoncis ankaǔ, ke ili jam subskribis kontrakton pri aĉeto de vakcinoj produktitaj de la insulo mem. La vakcinoj fakte ankoraǔ ne eniĝis en duafazan klinikan testadon. Laǔ analizo de amaskomunikiloj, la aǔtoritatoj celas protekti la lokan vakcinon per starigo de ideologiaj baroj kontraǔ eksteraj vakcinoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments