El Popola Ĉinio>Socio>Fokusaj temoj>

Martin Jacques: Nekalkulebla graveco de KPĈ por Ĉinio

| 2021-06-10
Bookmark and Share

Martin Jacques, profesoro de Universitato de Kembriĝo kaj specialisto pri ĉinaj aferoj


Martin Jacques


La Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) estas diferenca kompare kun aliaj partioj en la mondo, kaj ĝia ekzisto igas nin repensi, kio estas politika partio. La mirindaj atingoj de KPĈ estas, ke ĝi trovis manieron kunligi la reformon kaj la socion kaj kulturon de Ĉinio en la pasintaj cent jaroj. En pli ol 2 000 jaroj, Ĉinio estis sub regado de centralizismo. Post fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko en 1949, KPĈ havas nekalkuleblan gravecon de la lando.


La okcidento ege fiaskas en kompreno de KPĈ. Tia senscio atingis novan kulminon post 2016. KPĈ estas rigardata kiel la komunista partio de Sovetunio, sed fakte ili estas tute malsamaj. Antaǔ la jaro 1949, marksismo de KPĈ jam havis ĉinajn trajtojn. KPĈ ja estas tiom kompleksa kiel la ĉina civilizacio, kaj ĝi estas ankaǔ rezulto de la civilizacio.


La okcidento kredas, ke unupartiismo estas nedaǔrigebla, ĉar al ĝi mankas povo de reformo. Sed tio ne konformas al la historio de KPĈ. Kompare kun ajna partio en la mondo, KPĈ montras eminentan povon por reformadi. Ekzemple en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, Deng Xiaoping komencis la reformadon kaj pordmalfermon de Ĉinio. Oni faris merkatekonomiajn provojn kaj helpis la landon kunfandiĝi kun tutmonda ekonomio.


Sen granda ŝtatpovo, la ĉina socio ne povas funkcii. Tio estas la tradicio de la lando. Estas du ekzemploj: la ekonomia kresko en la pasintaj 40 jaroj kaj la sukcesa batalo kontraǔ KOVIM-19.


Ĉinio estas aparta, kaj ĝi neniam postulas, ke aliaj landoj fariĝu sama kiel ĝi. Malsame ol Usono, Britio kaj Sovetunio, KPĈ neniam pensas, ke ĝia politika sistemo estas ŝablono de aliaj. Leviĝo de Ĉinio ne ŝanĝis tian penson. Ni devas konscii, ke pro pliiĝo de influo kaj graveco de Ĉinio, aliaj landoj eble prenas Ĉinion kiel ekzemplon en ekonomia politiko, reago kontraǔ epidemio, scienc-teknika novigo, administra povo kaj trakto al klimatŝanĝiĝo.


KPĈ diris, ke ĝi helpos Ĉinion esti riĉa, demokratia kaj harmonia en 2049, kiam la lando estos 100-jara. Tio estas afero post 30 jaroj. Administri kaj gvidi ŝanĝantan landon postulas KPĈ plue reformi sin mem. Kunmeti praktikemon kaj longdaǔran planon estas bona starpunkto. Estas certe, ke surbaze de pasintaj atingoj, KPĈ ankoraǔ estos gvidanto kaj projektisto de Ĉinio.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments