El Popola Ĉinio>Kulturo>Vidpunktoj>

Persikarbar-vilaĝo ĉirkaǔata de persikarboj

| 2021-06-10
Bookmark and Share


Taolin-vilaĝo (ĉine Persikarbar-vilaĝo) en Shandong-provinco estas unu el la ret-famaj lokoj de Ĉinio. Ĉi tie troviĝas domoj kun tradicia stilo kaj loka trajto sub persikarbaro. Laǔ onidiro, la vilaĝo aperis en Qing-dinastio (1616-1911).



Antaǔe, kvankam la vilaĝo situis en pitoreska sceno kun longa historio, tamen la vilaĝanoj restadis en kamparaj laboroj kun malalta enspezo. En 2017 la urba registaro proponis starigi kooperativojn sub gvidado de kompartio, kaj la vilaĝo tion faris kunlabore kun vilaĝaj firmaoj.




Ĝis la fino de 2020 la kooperativo starigis 7 ĉeriz-kultivejojn, kie estas 9 000 ĉerizarboj, kaj tiujare la kultivejoj jam donis al la vilaĝanoj enspezon je pli ol 500 mil juanoj (= pli ol 78 mil usonaj dolaroj). La vilaĝo havas turismajn programojn kiel kolektado de ĉerizoj, memstira vojaĝo kaj piedekskurso. Tiel altiĝas la enspezoj de la vilaĝanoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments