El Popola Ĉinio>头条新闻>

Trovita ruino de la Granda Muro en Shaanxi antaŭ 500 jaroj

| 2021-06-09
Bookmark and Share

La 8-an de junio arkeologoj malkovris ruinon de Qingping-fortikaĵo, kiu estas kastelo de la Granda Muro en la dinastio Ming (1368-1644), en la urbo Yulin de la provinco Shaanxi, Ĉinio.


Qingping-fortikaĵo estis konstruita en la regperiodo de la imperiestro Chenghua en la dinastio Ming (1368-1644), kaj ĝi situas je ĉirkaŭ 10 kilometroj for de la Granda Muro. La trovita ruino de Qingping-fortikaĵo havas tri pordojn. La ruino longas je 600 metroj kun la vasteco de 300 metroj. La fortikaĵo estis rekonstruita multfoje kaj estis forlasita en la regperiodo de la imperiestro Kangxi de la dinastio Qing (1616-1911). Ĉar la fortikaĵo estis kovrita de dezerto post kiam ĝi estis forlasita, la aranĝo kaj ruinoj de la fortikaĵo estas bone konservitaj.


Glazurita tegolo malkovrita en la ruino de Qingping-fortikaĵo (fotita la 26-an de oktobro 2020)


Dekoracio malkovrita en la ruino de Qingping-fortikaĵo (fotita la 26-an de oktobro 2020)


Argila skulptaĵo trovita en la ruino de Qingping-fortikaĵo (fotita la 24-an de majo 2020)


La ruino de palaco trovita en Qingping-fortikaĵo


Redaktoro: Han Xin




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments