Vojaĝ-invito al Chongqing
Programo en pasinta jaro
La 10-an de junio lanĉiĝos en Chongqing-urbo la programo Laowai@Chongqing, invito al eksterlandanoj viziti la urbon.
Ĉi jaro estas la kvar jaro de la programo. Malsame ol pasintaj jaroj, ĉi-foje eksterlandanoj estos invititaj al Banan kaj aliaj lokoj de la urbo por sperti la ĉarmon de la urbo en ses agadoj, nome vivi kiel lokano en unu tago, viziti konatan turismejon, fari frandaĵon kun ĉinoj, rikolti lokajn legomojn kaj fruktojn, sperti iun tradician feston kaj lerni agrokulturan laboron.
Krome, lecionoj pri lokaj nemateriaj heredaĵoj estos liveritaj al eksterlandanoj interrete per la kanalo ichongqing en Facebook kaj Twitter.
Oni povas registrigi sin por la programo inter la 2-a de junio kaj la 30-a de decembro, retpoŝto: bntqw@126.com.
Redaktoro: Gao Shuyuan
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat