El Popola Ĉinio>Kulturo>Vidpunktoj>

Nalati-bando: muziko el Xinjiang-aj stepoj!

| 2021-06-07
Bookmark and Share

Kreskantaj inter belaj pejzaĝoj kun paŝtantaj ĉevaloj, ŝafoj kaj bovoj, naŭ infanoj de la stepo Nalati en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio havis komunan revon: fariĝi muzikistoj. Sekvante tiun revon ili iris al aliaj lokoj de la lando kaj eĉ eksterlando por studi kaj ludi muzikon. Fine de 2018, kun la celo disvolvi turisman industrion en Nalati, la xinjiang-a registaro decidis aldoni kulturan vivon al tiuj belaj pejzaĝoj. En tiu momento tiuj naŭ homoj komprenis, ke estis tempo por reveni hejmen, kaj ili kune fondis la bandon Nalati, kiu ludas diversajn muzik-stilojn kaj fokusas en kunfandiĝo de la loka etna muziko kaj la muzikstiloj ŝatataj de la junularo de la grandaj urboj. La rezulto estas tre interesa, kun la sono de elektraj gitaroj kaj drumoj en la tradiciaj lokaj muzikiloj.




Plejparto de la bandanoj estas hanoj aŭ kazaĥoj. Mahezan, muzikisto kiu ludas etnan muzikilon nomitan sybyzgy en la bando, estas heredanto de la nemateria kultura heredaĵo sybyzgy-ludado kaj ankaŭ scipovas gorĝkantadon, kantotekniko populara en Ĉinio, Mongolio kaj kelkaj aliaj landoj.





La gitaristo de la bando estas Wan Haitao, kiu antaŭe loĝis en Chengdu, ĉefurbo de Sichuan-provinco, kie li preparis sian propran muzikan koncerton ĉe Chengdu-a Fabriko de Muzik-steluloj. Li jam verkis pli ol 20 originalajn kanzonojn.


Ili kuris la mondon serĉante realigi revon, sed finfine estis tie, en la trankvilaj stepoj de Nalati, ke ilia revo realiĝis: Nalati-bando koncertas por turistoj en Nalati kaj tiel iom post iom famiĝas en la lando, kaj antaŭ nelonge la bando gajnis prestiĝan premion la Nacia Nemateria Kultura Heredaĵo pri Folklora Muziko.





Raportis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments