Kiajn fungojn vi preferas? Jen ili kolektiĝas ĉi tie!
La 3-an de junio okazis la 2-a Ĉina Ekspozicio pri Manĝebla Fungo en Fuzhou-urbo de Fujian-provinco, Ĉinio. Sur la terareo de 16 mil kvadrataj metroj, oni aranĝis zonojn pri ĉefaj produktejoj de manĝeblaj fungoj, komercaj markoj de fungoj, inteligenta fungokulturo, homforta varbado, negocoj kaj gustumado de fungoj. Preskaǔ 300 firmaoj el 20 provincoj kaj regionoj partoprenis en la ekspozicio.
La eksponaĵoj inkludas sekigitajn fungojn, freŝajn fungojn, frandaĵojn el fungoj, kondimentojn kaj sanigajn manĝaĵojn. Estis ankaǔ eksponado pri materialoj kaj aparatoj de plantado kaj prilaborado de fungoj.
Redaktoro: Xie Ruifeng
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat