El Popola Ĉinio>头条新闻>

Intervjuo: Imamo Abdusikel Rehemudura

| 2021-06-04
Bookmark and Share

La Blanka Moskeo de Urumĉio, ĉefurbo de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, estas unu el la pli ol 400 moskeoj de la urbo kaj situas proksime al la Granda Internacia Bazaro. Raportisto de El Popola Ĉinio vizitis la moskeon kaj intervjuis ĝian imamon, Abdusikel Rehemudura, kiu rakontis al ni pri la situacio de islamo en Ĉinio.



EPĈ: Unue, bonvole sin prezentu kaj iom klarigu al ni tiun ĉi moskeon.


Imamo Abdusikel Rehemudura: Mi estas imamo de tiu ĉi moskeo jam de 19 jaroj. Mi diplomiĝis ĉe la Xinjiang-a Islama Instituto en 1993. Nia Blanka Moskeo estis konstruita en 1923 kaj komencis akcepti preĝantojn en 1924. La moskeo estis renovigita kvarfoje, la lasta en 1998. Ni havas tri islamajn klerikojn en tiu ĉi moskeo. Mi estas la imamo kaj havas du help-klerikojn. Nia preĝhalo kapablas akcepti 700 preĝantojn samtempe, sed pro la pandemio ni decidis, ke ĉiu preĝanto devas teni minimuman distancon je unu metro disde aliaj preĝantoj, ĉu flanke, ĉu antaŭe, ĉu malantaŭe, do en nunaj cirkonstancoj ni povas akcepti 200 preĝantojn samtempe. Islamanoj devas preĝi kvinfoje dum la tago, kaj ĉiutage inter 400 kaj 500 homoj venas ĉi tien por preĝi. Vendrede ni ricevas 500-600 preĝantojn. Dum la du plej gravaj islamaj festoj, kiuj estas Eid-Ul-Fitr kaj Eid-Al-Adha, ni havas pli ol 2 000 preĝantojn samtempe en tiu ĉi moskeo. Ni bonvenigas ĉiujn preĝantojn kaj provizas al ili la necesajn bezonaĵojn por ke ili preĝu. Aparte de la baza strukturo por preĝado, ni ankaŭ provizas aliajn strukturojn kaj servojn, ekzemple kuirejo, gaso por kuirado, trinkebla akvo, klimatizilo kaj biblioteko. Maldekstre estas speciala preĝareo por handikapuloj, kun kapablo por ok preĝantoj samtempe, kaj dum Ramadan ni havas medicinajn laboristojn ĉi tie por kontroli la korpan temperaturon de ĉiu preĝanto. Pro la pandemio, desinfekta laboro estas ofte farata en ĉiu moskeo. Ĉar tiu ĉi moskeo troviĝas proksime al la Internacia Granda Bazaro, la nombro de preĝantoj ŝanĝiĝas laŭ sezono, ekzemple, en nuna sezono la nombro de preĝantoj iom pli altiĝas.


EPĈ: Ĉu vi povas ion rakonti pri la historio de la Blanka Moskeo?


Imamo Abdusikel Rehemudura: Pri la historio de tiu ĉi moskeo, ĉirkaŭ 1910 estis bazaro en tiu ĉi strato, kaj kelkaj homoj volis kune preĝi en tiu ĉi regiono, sekve unu domo fariĝis loko por ilia preĝado. Poste oni farbis ĝin blanka por ĝin distingi disde aliaj domoj ĉirkaŭe, kaj iom post iom kreskis la nombron de preĝantoj en la blanka domo, kiu estis pligrandigita kaj finfine transformita en moskeo, kiu ricevis la nomon la Blanka Moskeo. Tiu ĉi moskeo ne estas la nura en tiu ĉi regiono. Vi povas vidi plurajn moskeojn en la ĉirkaŭaĵoj, do kelkaj preĝantoj elektas preĝi en tiu ĉi moskeo, aliaj elektas alian moskeon, laŭplaĉe. Multaj islamanoj tre ŝatas tiun ĉi moskeon kaj venas ĉi tien por preĝi.


EPĈ: En kelkaj landoj oni malpermesas naciajn flagojn antaŭ moskeoj, sed en Ĉinio kelkaj moskeoj havas la nacian flagon antaŭ ĝi. Kial estas tiu diferenco?


Imamo Abdusikel Rehemudura: Ĉiu homo rajtas havi sian propran opinion pri tiu ĉi temo, sed tio tute ne estas kontraŭdiro. Kiel islamanoj ni preĝas al Alaho, krom tio ĉiu el ni estas civitano en iu lando, ni devas obei la leĝojn de la lando, kie ni vivas, kaj ni povas eĉ samtempe esti patriotaj civitanoj kaj kredantoj de religio, kiu estas internacia. Tiuj du konceptoj, nacia flago kaj religio, tute ne estas kontraŭdiraj.


EPĈ: En kelkaj landoj virinoj kaj viroj preĝas en apartaj preĝhaloj de moskeoj, sed en tiu ĉi moskeo ne estas aparta halo por virinoj...


Imamo Abdusikel Rehemudura: Ĉiu lando havas proprajn kulturon kaj tradiciojn. En Ĉinio ekzistas neniu leĝo aŭ regulo pri virinoj en moskeoj, sed ja estas tradicio. Ekde mia infaneco mi neniam vidis virinon veni al moskeo por preĝi. Kvankam en Ĉinio estas neniu malpermeso aŭ limigo pri virinoj en moskeoj, tamen pro tradicio ili ne venas.


EPĈ: Do kie virinoj preĝas? Ĉu hejme?


Imamo Abdusikel Rehemudura: Jes, nur hejme.


EPĈ: Ĉu estas infanoj en Ĉinio, kiuj ricevas instruadon en moskeoj?


Imamo Abdusikel Rehemudura: En frua aĝo, ĉinaj infanoj devas lerni en lernejo. Ili ne venas al moskeo por lecionoj.


Intervjuis kaj fotis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments