HarmonyOS 2, nova operaciumo de Huawei
La 2an de junio la ĉina telekomunik-giganto Huawei oficiale lanĉis sian operaciumon HarmonyOS 2 por saĝtelefonoj.
Kiel novgeneracia operaciumo por inteligentaj aparatoj, HarmonyOS liveras komunan lingvon por konekto kaj kunlaboro inter divers-specaj aparatoj kaj donas al siaj uzantoj pli oportunan, glatan kaj sekuran sperton.
Huawei antaŭvidas, ke la nombro de aparatoj ekipitaj per HarmonyOS kalkuliĝos al 300 milionoj ĝis la fino de la kuranta jaro.
Redaktoro: Liu Zijia
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat
No Comments