El Popola Ĉinio>头条新闻>

Alia ĉina vakcino ricevis urĝan aprobon de MOS

| 2021-06-03
Bookmark and Share


La 1an de junio la Monda Organizo pri Sano (MOS) aprobis CoronaVac, vakcino kontraŭ KOVIM-19 el la ĉina biofarmacia kompanio Sinovac, por la urĝa uzo. Ĝi estas la dua ĉina vakcino enlistigita de MOS por urĝa uzo, la alia estas disvolvita de la ĉina kompanio Sinopharm.


Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de MOS, diris en la gazetara konferenco tiutage, ke la vakcino el la kompanio Sinovac estas pruvite sekura, efika kaj bonkvalita, kaj ĝi jam estis enlistigita de MOS por la urĝa uzo. Krome, pro ĝia facila konservado, la vakcino estas taŭga por rimedmalriĉaj lokoj.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments