El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xinjiang en la okuloj de eksterlandaj ĵurnalistoj

| 2021-06-03
Bookmark and Share


Inter la 24-a kaj la 31-a de majo pli ol 20 ĉinaj kaj eksterlandaj ĵurnalistoj vizitis Urumĉion kaj aliajn urbojn de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio. Tie ili propraokule vidis la ekonomian disvolviĝon kaj pliboniĝon de vivkondiĉoj de lokanoj.


Posttagmeze de la 24-a de majo ĵurnalistoj vizitis ekonomi-disvolvan regionon en Toutunhe-distrikto de Urumĉio. Dum ilia vizito al la intelekta maŝin-fabriko Zhuolang sub Jinsheng-grupo, Li Jun, brita ĵurnalisto el Beijing Review miris pri la altnivelaj aŭtonomeco kaj inteligenteco de la laborejo.


"La vojaĝo en Xinjiang montris al mi, ke estas senpruvaj la raportoj de la okcidentaj amaskomunikiloj kiujn mi legis antaŭe", diris Wei Han, barata ĵurnalisto el China Report. Li aldonis, ke daŭre pliboniĝas la vivoj de loĝantoj en tiu bela loko.


Post kiam li finis intervjuon al iu ses-etna familio, li diris: "Familianoj el diversaj etnoj feliĉe kaj harmonie kunvivas, malgraŭ malsameco de la etnaj kulturoj kaj kutimoj -- jen kion mi vidis!"


"Lavendo multe ŝanĝis mian vivon. Antaŭe mia familio eĉ ne kapablis aĉeti motorciklon, tamen nun ni jam havas du aŭtojn," diris Ma Lingfei, loĝanto en Sigong-vilaĝo de la Yili-a Kazaĥa Aŭtonoma Subprovinco la 28-an de majo. Ma havas fabrikon de sekigita lavendo. Per interreta vendado kaj aĉetoj de turistoj, la firmao enspezas ĉiujare pli ol 47 mil usonajn dolarojn.


Inter la 29-a kaj la 31-a de majo, post ilia vizito al gubernioj Yining, Khorgos kaj Xinyuan, la ĵurnalistoj sciis pri la detaloj de reduktado de malriĉeco, riĉigo de vilaĝoj kaj la ekologia turismo en tiuj lokoj. Belorusa ĵurnalisto Victoria Srepzova el China.com.cn diris: "Mi pensas, ke tiuj industrioj estas tre laŭdindaj, ĉar ili profitigas vilaĝanojn kaj altigas iliajn vivonivelojn."


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments