Akordiona Muzeo de Tacheng en Xinjiang, Ĉinio

| 2021-05-31
Bookmark and Share

Akordiono estas muzikilo tre ŝatata en Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio. Xinjiang-anoj tiom ŝatas tiun muzikilon, ke en la regiono ekzistas du muzeoj pri ĝi. La Akordiona Muzeo de la urbo Tacheng estis fondita en 2015, havas areon de 500 kvadrataj metroj kaj pli ol 900 akordionojn en sia kolekto. La eksponataj akordionoj venis el pluraj landoj, kiel Ĉinio, Italio, Germanio, Rusio kaj Ukrainio. Lokaj muzikistoj klarigas pri malsamspecaj akordionoj kaj ilin ludas por la publiko.


Famaj ĉinaj akordionistoj estas omaĝataj en la muzeo


La plej granda akordiono en la mondo


Bandonio, la tradicia akordiono de Argentino


La tradicia ĉina muzikilo sheng-o estas konsiderata praversio de moderna akordiono


Raportita de Rafael Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments