La Internacia Granda Bazaro de Urumĉio
La Internacia Granda Bazaro estas unu el la ĉefaj vidindejoj de Urumĉio, ĉefurbo de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio. Tie oni vendas lokajn produktojn, kiel manartaĵoj, muzikiloj, freŝaj kaj sekigitaj fruktoj, vestaĵoj, tapiŝoj, ktp.. Sed la loko ne estas bona nur por aĉetumado, ĝi estas ja altnivela turismejo kie oni povas koni kaj sperti lokan kulturon. La loko estas aparte bela dum somero, kaj en ĝia centro troviĝas podio kie oni povas spekti lokajn dancojn.

Fruktovendejo en la Internacia Granda Bazaro

La infano ludas sub skulptaĵo

Etnaj ĉapeloj kaj vestaĵoj de Xinjiang

Tradiciaj manartaĵoj de Xinjiang

Homoj dancas sur la centra podio de la bazaro

Vizitantoj kunfotiĝas en la Internacia Granda Bazaro
Raportita de Rafael Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat



