El Popola Ĉinio>头条新闻>

Guizhou: roboto "mane" preparas kafon

| 2021-05-27
Bookmark and Share


La 26-an de majo inaǔguriĝis la Ĉina Internacia Ekspozicio de Granddatuma Industrio en Guiyang, ĉefurbo de Guizhou-provinco, sudokcidenta Ĉinio. En ĝi prezentiĝis roboto kiu kapablas "mane" prepari kafon. La roboto, nomata kaf-majstro, altiris la atenton de multaj partoprenantoj kaj vizitantoj de la ekspozicio.




La roboto havas dikan korpon kaj lertajn brakojn. La eksponanto de tiu roboto informis, ke la roboto estis vidkapable trejnita por miliono da fojoj kaj brakmove testita por 30 mil horoj. Ĝi povas precize kopii la movojn de homo dum preparado de kafo kaj certigi la kvaliton de ĉiu taso da kafo.




Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments