El Popola Ĉinio>Ekonomio>Kurantaj Aferoj>

Satelit-navigada industrio de Ĉinio valoras 62 miliardojn da usonaj dolaroj

| 2021-05-27
Bookmark and Share


La 26-an de majo, laŭ raporto de la 12-a Ĉina Konferenco pri Satelita Navigacio okazinta en la urbo Nanchang de la provinco Jiangxi, sudorienta Ĉinio, ĝis 2020 la totala produkt-valoro de la satelit-navigada industrio de Ĉinio superis 400 miliardojn da ĉinaj juanoj (ĉirkaŭ 62.56 miliardoj da usonaj dolaroj), kreskante je pli ol 20% jare. Oni antaŭvidas, ke ĝis 2025 la totala valoro de la industrio atingos duilionon da ĉinaj juanoj (ĉirkaŭ 156.4 miliardoj da usonaj dolaroj). La rilataj produktoj de la navigad-satelita sistemo Beidou estis eksportitaj al pli ol 120 landoj kaj regionoj, provizante centojn da milionoj da uzantoj per servo. Nun Ĉinio havas plenan kaj sendependan Beidou-industrian ĉenon, kaj la prezo de ŝlosilaj produktoj kiel ĉipo, modulo kaj plato kompareblas kun tiuj de similaj produktoj internacie.


Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments