La parko Hongshan en Urumĉio


Laŭ antikva legendo, iam drako venis al Urumĉio kaj sidis sur rivero. Lia vosto blokis la vojon de akvo kaj kaŭzis inundon, kaj pro tiu malbonfaro diino punis lin, tranĉante lin en du partojn, kiuj fariĝis montoj. Unu el tiuj montoj estas Hongshan, la plej alta en la urbo, el kie oni havas panoraman rigardon de la urbo kun la montaro Tianshan sur la fono.

Ĉina pavilono sur la pinto de la monto Hongshan

Birdo flugas sur la tegmento de la pavilono.

Familio en la parko
Raportita de Rafael Zerbetto
Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

No Comments


