El Popola Ĉinio>头条新闻>

Malfermiĝis Monda San-asembleo

| 2021-05-26
Bookmark and Share

La 24-an de majo malfermiĝis la 74-a Monda San-asembleo. Tiu asembleo interrete daŭros ĝis la 1-a de junio. Pro la doloroj alportitaj de KOVIM-19 dum pli ol unu jaro, la asembleo fokusiĝos al lecionoj el la laboro kontraŭ KOVIM-19 fare de la Monda Organizo pri Sano kaj diversaj landoj, kaj diskutos kiel efektive preventi la epidemion. La asembleo celas laŭ eble plej rapide venki la epidemion, igi la mondon pli sana, sekura kaj justa, kaj pli bone preventi la epidemion eble venontan.


La malfermo de la asembleo okazis en la ĉefsidejo de la Monda Organizo pri Sano en Ĝenevo, Svislando.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments