El Popola Ĉinio>Socio>Vivo de Ĉinoj>

Tridimensia artaĵo farita el rizoj

| 2021-05-26
Bookmark and Share


Gaolou Mixian estas tridimensia artaĵo farita el rizoj. Kun historio de cento da jaroj, Gaolou Mixian estas unika popola arto de la vilaĝo Gaolou en la urbo Fuzhou de la provinco Fujian, sudorienta Ĉinio. Sed pro diversaj kialoj, ĝi preskaŭ malaperis en la moderna tempo.


Post diplomiĝo ĉe la artmetia kolegio, Chen Guorui, loka junulo naskita en 1987, volis uzi kion li lernis por revigligi tiun tradician arton. Li revenis al la vilaĝo Gaolou kaj lernis de maljunaj vilaĝanoj. Post konstantaj esplorado kaj provo, li revigligis ĉi tiun preskaŭ perditan arton, kombinante kolorajn kaj antisepsajn teknikojn. Chen Guorui esperas, ke Gaolou Mixian vekos memorojn de homoj pri hejmurbo.


Nun Gaolou Mixian estis oficiale enlistigita kiel nemateria kultura heredaĵo de la urbo Fuzhou. Nun kvar lernejoj de la urbo Fuzhou establis bazojn por la arto. Chen uzis libertempon por instrui al lernantoj la teknikon pri faro de Gaolou Mixian, tiel ankaŭ infanoj povas senti la ĉarmon de la tradicia nemateria heredaĵo en sia hejmurbo ekde frua aĝo.





Redaktoro: Kang Caiqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments