El Popola Ĉinio>头条新闻>

Adiaǔo al Yuan Longping

| 2021-05-25
Bookmark and Share


La 22-an de majo 91-jara Yuan Longping forpasis en Changsha-urbo de Hunan-provinco. La 24-an de majo okazis lia funebra ceremonio, kaj homoj adiaǔis lin. Yuan estas ricevinto de la nacia medalo de Ĉinio, lanĉinto de esplorado pri superhibrida rizo, membro de la Ĉina Akademio de Inĝenierio kaj direktoro de la Ĉina Nacia Esplor-disvolva Centro pri Hibrida Rizo.


Homoj prezentas florojn por Yuan Longping.


Oni viciĝas por adiaǔi Yuan Longping.


Homoj funebras Yuan Longping en Hainan-provinco.


Post lia forpaso, Xi Jinping, prezidanto de Ĉinio, Li Keqiang, ĉefministro de Ĉinio, kaj aliaj ŝtatgvidantoj anoncis funebron, esprimis kondolencon al liaj familianoj kaj prezentis florojn. Por Yuan Longping florojn prezentis aǔ funebron anoncis ankaǔ tajlanda princino Maha Chakri Sirindhorn, ĝenerala sekretario de Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de la Unuiĝintaj Nacioj, ministro pri agrikulturo, bredado kaj fiŝkaptado de Madagaskaro, ministro pri agrikulturo kaj fiŝkaptado de Orienta Timoro kaj tiel plu.


Yuan Longping faris grandan kontribuon por grena sekureco. Pli ol 40 landoj enkondukis kaj kultivas superhibridan rizon el Ĉinio, kaj la agro de tia rizo atingis 8 milionojn da hektaroj ekster Ĉinio. La 24-an de majo, Zhao Lijian, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio, diris, ke forpaso de Yuan Longping estas grava perdo de Ĉinio kaj la mondo, kaj li eterne restos en nia memoro.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments