El Popola Ĉinio>头条新闻>

Studenta vizitantaro aktivas en Suzhou

| 2021-05-25
Bookmark and Share


La 20-an de majo en la urbo Suzhou komenciĝis spertado kaj vizitado de studentoj lokaj kaj venintaj el la urbo Ŝanhajo. Studentoj de la du urboj vizitis vidindejojn de Suzhou, spertis la lokan kulturon kaj urban etoson. La evento celas antaŭenigi konsumadon en la urbo Suzhou.


Ili vizitis plurajn lokojn, kiel la Industria Zono de Suzhou, kvartala centro, aŭtokinejo, ekspoziciejo pri silko de Jiangnan, historia distrikto de Pingjiang-strato kaj aliaj. Ili spertis la ekonomian kaj socian disvolviĝon de Suzhou kaj informiĝis pri la longa historio kaj kulturaj heredaĵoj de la urbo.


La vizitado estas organizita kun la celoj plifortigi la ŝanhaj-suzhou-ajn rilatojn, reklami pri la butikfestivalo inter Ŝanhajo kaj Suzhou, krei amikan rondon por junuloj de la du urboj kaj konstrui ponton por dulokaj kulturoj. Estontece oni organizos pli da eventoj kun diversaj temoj.




Redaktoro: Zhao Wenqi




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments