El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fot-videa konkurso pri Ĉinio kaj Afriko

| 2021-05-25
Bookmark and Share

2021 estas la 65-jariĝo de la komenco de diplomatiaj rilatoj inter la Ĉina Popola Respubliko kaj afrikaj landoj. Dum la pasintaj 65 jaroj la amikeco inter la du flankoj firmiĝis kaj la komprenemo pliiĝis. Ĉi-jare, la Forumo pri Ĉin-Afrika Kunlaboro okazos en Senegalio. La du flankoj, profitante de tiu okazo, progresigos la strategian partnerecon. Por retrorigardi la amikecon kaj antaǔenpuŝi la kulturan interŝanĝon de la du flankoj, estis lanĉita fot-videa konkurso ekde la 21-a de majo. La temo de la konkurso estas "fokusiĝi al amikeco inter Ĉinio kaj Afriko kaj kunkrei prosperan estontecon".


Lanĉo de la konkurso


La konkurso kolektas videaĵojn, filmetojn kaj fotojn faritajn de individuoj aŭ organizoj el Ĉinio kaj afrikaj landoj. Oni faros interretan voĉdonadon. La rezulto estos publikigita en la komenco de septembro.


Por pliaj informoj bonvolu viziti jenajn retejojn.


La retejo en la ĉina lingvo:

http://www.beijingreview.com.cn/chinafrica/2021zgyfzyxzpds/


La retejo en la angla lingvo:

http://www.chinafrica.cn/2021_CHINA_AFRICA_VIDEO_AND_PHOTO_COMPETITION/


La retejo en la franca lingvo:

http://www.chinafrique.com/FOCUS_SUR_LAMITIE_COHESION_POUR_LAVENIR/


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments