El Popola Ĉinio>Ekonomio>Komentoj>

Shaanxi: Silka Vojo kondukas al la mondo

| 2021-05-25
Bookmark and Share

La Silkvoja Internacia Ekspozicio estas konata "vizitkarto" de la provinco Shaanxi, Ĉinio. En la pasintaj 4 jaroj ekde la unua ekspozicio, kiel ĉefaj gastoj sinsekve rolis Tajlando, Kartvelio, Kirgizio, Kazaĥio, la Korea Respubliko, Serbio, Britio, Malajzio, Rusio, Kamboĝo kaj aliaj landoj. En ĝi partoprenis pli ol 180 altranguloj de 120 landoj kaj regionoj kaj 8 000 firmaoj kaj komercistoj ekster Ĉinio. Oni subskribis internaciajn investajn kontraktojn kun la monsumo de 34.2 miliardoj da usonaj dolaroj. Monsumo de ĉinaj enlandaj investaj kontraktoj kalkuliĝis al 765.5 miliardoj da usonaj dolaroj kaj teknikaj kontraktoj -- 3.14 miliardoj da usonaj dolaroj.


En majo inaǔguriĝis la 5-a Silkvoja Internacia Ekspozicio en Xi'an de Shaanxi-provinco. Wang Yi, ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, videe ĉeestis la inaǔguron kaj faris paroladon.



Wang Yi diris, ke la ekspozicio kun la ĉeftemo "interligo kaj interkonekto, kunkonstruo kaj kungajno" celas akceli komunan disvolviĝon de la orienta, centra kaj okcidenta partoj de Ĉinio, altkvalitan kunkonstruon de la iniciato "La Zono kaj Vojo" kaj disvolvadon de la homara komunumo de komuna estonteco. Fremdlandaj ĉeestantoj alte taksis la atingojn akiritajn dum la kunkonstruo de la iniciato kaj atendis reboniĝon de la monda ekonomio surbaze de la internacia kontraǔepidemia kunlaboro kadre de la iniciato.



Kiel unu el la gravaj programeroj de la ekspozicio, okazis ankaǔ la rondtabla kunveno de la Internacia Komercista Asocio de "La Zono kaj Vojo", kun la ĉeftemo "pliigi agrikulturajn kunlaborojn kaj kundividi ŝancojn de disvolviĝo". Al la kunveno ĉeestis preskaǔ 200 invititoj. Ili inkludis reprezentantojn de komercakcelaj organizoj, ambasadorejoj kaj konsulejoj el 32 landoj kaj regionoj, reprezentantojn de firmaoj ĉinaj kaj eksterlandaj kaj fakulojn pri agrikulturo.


Por tiu ĉi ekspozicio estis pavilonoj internacia, ĉina kaj shaanxi-a, en kiuj ĉefe partoprenis ekspon-grupoj. La ekspozicio ankaǔ aranĝis 4 fakajn pavilonojn pri intelekta fabrikado, mediamika industrio, kultura produktado kaj vilaĝa prosperigo, en kiuj firmaoj faris eksponadon. La totala ekspona terareo atingis 72 000 kvadratajn metrojn, kaj pli ol 2 100 firmaoj eksponis 20 000 specojn da eksponaĵoj. Ĉiuj, nome la terareo, la nombro de eksponaĵoj kaj la nombro de partoprenantoj, kreis novan rekordon. Pli ol 600 internaciaj organizaĵoj kaj komercistoj el 47 landoj kaj regionoj partoprenis en la ekspozicio, kaj ili kunportis 110 specojn da eksponaĵoj en 15 kategorioj.


Raportis: Li Xiaoyan kaj Zhang Zhongde

Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments