El Popola Ĉinio>头条新闻>

Politika distro ĝenas kontraǔepidemian batalon en Taiwan, Ĉinio

| 2021-05-25
Bookmark and Share

Laǔ la raportoj de BBC (Brita Brodkasta Korporacio), Bloomberg kaj aliaj amaskomunikiloj, lastatempe abrupte grandiĝis la nombro de infektitoj de KOVIM-19 en Taiwan de Ĉinio, kaj kazoj eĉ pli multiĝos en sekvaj tagoj. La raportoj montras, ke Taiwan havas loĝantaron de ĉirkaǔ 24 milionoj, kaj iam ĝi estis unu el la malmultaj landoj kaj regionoj kiuj bone bremsis la epidemion. El la portempa sukceso tamen estiĝis memfiero. Ili ricevis vakcinojn tiel malfrue, ke nur fine de marto ili komencis la unuadozan inokuladon.


La 19-an de majo la loka novaĵretejo Chinatimes publikigis artikolon, montrante, ke serioziĝis la situacio de la epidemio en Taiwan, kaj ke en nur kelkaj tagoj la lokaj kazoj jam superis milon. Fronte al manko de vakcinoj, la aŭtoritatoj de Tsai Ing-wen ĝis nun ne havas malfermitajn okulojn al la realo. Ili preferis levi politikon super ĉio, neglektante vakcinadon por la popolo. Tio atestas ilian arogantecon.


La aŭtoritatoj vere ne tiom zorgas pri kontraǔepidemia batalo sed estas inklinaj al politiko. Ĝis nun nur 1% de la loĝantaro ricevis vakcinadon. Fakte, Taiwan havas fidindan fonton de vakcinoj -- vakcinoj produktitaj de la ĉeftero, precipe tiuj de Sinopharm, oficiale proponitaj de la Monda Organizo pri Sano. Sed la aŭtoritatoj de Taiwan konsideris unue pri politiko, kaj nur poste pri la sano kaj vivo de taiwan-aj popolanoj.


Konsidere la situacion de Taiwan, la ĉeftero prezentis bonvolon provizi vakcinojn al la insulo, sed taiwan-aj aŭtoritatoj tuj rifuzis, kaj eĉ malice reagis. La helpo kun la amo de ĉefteraj samnacianoj ne povis atingi taiwan-ajn popolanojn pro tiaj politikaj ĝenoj. Politiko devas cedi al sano kaj vivo, sed ne meti barojn en la nuna urĝa tempo.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments