Vi dancos dum Marta kaj Jomo kantas Mayoma-n

| 2021-05-24
Bookmark and Share

Marta kaj Jomo kantas Mayoma-n estas nova bitalbumeto lanĉita de Vinilkosmo. Jomo estas muzikisto konata ĉefe pro sia danciga muziko kaj la bonega etoso de siaj koncertoj. Cetere li scipovas kanti en multego da lingvoj kaj tre ŝatas alporti tiun internaciecon de muziko al Esperantujo per siaj albumoj. Antaŭ 11 jaroj, tiu pasio pri muzikoj de la mondo alproksimigis Jomo-n kaj Mayoma-n, kiuj kune lanĉis la albumon Mayoma kaj Jomo afrikumas. Tiu ĉi nova albumeto estas daŭrigo de la partnereco inter ambaŭ muzikistoj, al kiuj aliĝis Marta, filino de Jomo.



La albumeto havas ses kantojn verkitajn de Mayoma. La unua estas "Mi suferas por ami vin", kies melodio estas la plej Jomo-eca en la albumo, kaj Marta bele kantas ĝin.


"Diru al mi la veron" komencas trankvila kaj iom post iom fariĝas pli danciga. Marta aparte brilas en tiu ĉi kanto per sia plurvoĉa kantado.


"La usonaj nigruloj" estas kanto ege taŭga por nuna momento, kiam pluraj epizodoj de rasismo en Usono gajnis atenton de la tuta mondo kaj instigis kontraŭrasismajn protestojn. Ĝi estas la nura kanto de la albumo, kiu ne temas pri amo, kaj ĝia teksto instigas pripensadon pri la kaŭzoj kaj konsekvencoj de rasismo.


"Mirejla" estas kune kantata de Jomo kaj Marta, kun gaja kaj danciga melodio kaj simpla teksto kiun vi certe emos kunkanti.


"Venu mi amas vin" estas duope kantita de Jomo kaj Marta. Ĝi estas pli taŭga por aŭskultado ol por dancado, kaj la plurvoĉa kantado estas ĝia forta punkto.


La lasta kanto "Mi revenos-Nakuzonga" estas la plej afrikeca en la bitalbumeto, kun sono de tamburoj, manfrapoj kaj pluraj voĉoj samtempe.


Marta kaj Jomo kantas Mayoma-n estas bona novaĵo en Esperanta muziko, kaj vi povas aĉeti ĝin aŭ senpage aŭskulti pecetojn de la kanzonoj en la retejo de Vinilkosmo ĉe https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/mayoma-155/2-marta-kaj-jomo-kantas-mayoma-n.html


Membroj de Vinilkosmo-ABONKLUBO povas aŭskulti ĝin kaj ankaŭ la tutan katalogon de Vinilkosmo, senpage per elsendfluo. Aliĝu ĉe https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo.html


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments