El Popola Ĉinio>头条新闻>

Jen la ŝoseo, nur 20% da biciklantoj sukcesis atingi ĝian finon

| 2021-05-21
Bookmark and Share

Inter Chengdu, ĉefurbo de Sichuan-provinco, kaj Lasao, tiu de la Xizang-a Aŭtonoma Regiono, sudokcidenta Ĉinio, troviĝas ŝoseo tre ŝatata de biciklantoj. Inter ĝiaj du itineroj, la suda kun longeco de pli ol 2 000 kilometroj estas eĉ pli defiplena.


Parto de la suda itinero de la Sichuan-Xizang-a ŝoseo


Por traveturi la sudan itineron, oni bezonas 22 tagojn per biciklo kaj 7 tagojn per aŭto. Laŭ statistiko de biciklantoj, nur 20% da homoj bicikle atingis ĝian fino sen helpo de alispecaj veturiloj.


Kiel la plej danĝera ŝoseo en Ĉinio, pli ol 3 000 konstruantoj mortis dum ĝia konstruado pro kompleksa topografio, altituda malsano kaj katastrofo.


Apud Nujiang-ponto en Baxoi-gubernio, Xizang-a Aŭtonoma Regiono, staras pont-piliero omaĝe al la viktimo, kiu pro laciĝo falis en konstruatan pilieron.


La ŝoseo ekfunkciis en la 25-a de decembro 1954. De tiu dato, la ŝoseo multe kontribuis por disvolvado kaj modernigo de Xizang.


Zang-ano laboranta en moderna legom-forcejo


La alveno de biciklantoj kreskigas enspezon de lokaj hoteloj.


Krom tiu ŝoseo, dum la lastaj 70 jaroj, stariĝis en Xizang altnivela trafika reto el aǔtovojoj, fervojoj kaj flughavenoj, kio multe faciligas la vivon de loĝantoj.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments