Cifereca valuto kaj la estonteco de monda ekonomio

| 2021-05-21
Bookmark and Share

Ciferecaj valutoj kaptas pli grandan atenton de internaciaj amaskomunikiloj, kiuj foje substrekas invest-oportunojn pri bitmono kaj foje esprimas timojn kaj konsiderojn pri cifereca juano de Ĉinio kaj similaj iniciatoj de aliaj landoj.



La ciferecigo de pagoj estas natura konsekvenco de popularigo de interreto. Antaŭ pli ol jardeko multaj el ni jam havis la kutimon aĉetumi en interreto kaj pagi per kreditkarto aŭ Paypal. Esperantistoj fakte estas pioniroj en tiu kampo, ĉar ĝiroj per UEA-konto estas pli antikvaj ol Paypal kaj aliaj retaj pagservoj, sed ni ne sukcesis transformi tiun avantaĝon en enspezilo pro la logiko, pro la logiko de Esperanto-organizoj provizi servojn nur al siaj membroj kaj havas kotizojn kiel ĉefa enspezofonto.


Antaŭ ĉirkaŭ jardeko, pluraj esperantistoj, aparte junuloj, estis mirigitaj de bitmono. En tiu epoko mi estis LKK-ano de la internacia kongreso de Esperanto okazinta en Brazilo, kaj iu samideano eĉ proponis en LKK-kunsido akcepti pagojn de aliĝkotizoj per bitmono. Tiam revuo Kontakto aperigis bonajn artikolojn pri tiu temo.


Kiam mi alvenis en Ĉinio, monbileto ankoraŭ estis la ĉefa pagilo, sed la apoj Wechat kaj Alipay jam havis pagservojn per poŝtelefono. Ili rapide populariĝis dum la sekvaj jaroj, kaj homoj tre malofte uzas monbiletojn en Ĉinio. Alilandaj teknologiaj firmaoj kiel Google, Apple, Samsung kaj Facebook disvolvis siajn proprajn pagilojn por poŝtelefono, kaj grandaj firmaoj pri reta komerco sekvis la saman vojon -- Amazon, Mercado Pago (sudamerika grupo), la grupo Alibaba (kiu posedas Alipay), inter aliaj. Facebook paŝis antaŭen kaj deklaris la emon krei sian propran bitvaluton.


Pro tio, naciaj centraj bankoj, kiuj komence estis skeptikaj pri ciferecaj valutoj, komencis senti la bezonon reguligi tiun sektoron kaj eĉ emisii ciferecajn valutojn. La firmaoj menciitaj en la pasinta paragrafo havas milionojn, eĉ miliardojn, da klientoj. Kio okazos, se unu el ili bankrotos? Centraj bankoj ne bankrotos, ĉar ili rajtas emisii monon, sed privataj firmaoj ja riskas bankroti. Se ili ludus kernan rolon en financaj ĝiroj, tio povus rezultigi katastrofon por la ekonomio.


Tiu fenomeno klarigas la bezonon de cifereca juano en Ĉinio, la lando kiu plej rapide kaj amplekse alprenis poŝtelefonan pagon. Ĉinio ne travivis la eraon de pagoj per ĉeko kaj kreditkarto, pro tio la transiro al poŝtelefona pago estis mejloŝtono survoje al modernigo de la ĉina financa sistemo, kies sekva paŝo estas cifereca juano.


Pro tio, ke cifereca juano klare fokusas sur la bezonoj de enlanda merkato de Ĉinio. Mi ege surpriziĝis pro la deklaro de Kyle Bass, ĉefa investoficiro de Hayman Capital Management, ke cifereca juano estas "la plej granda minaco al la Okcidento". Li rezonas surbaze de la premiso, ke Ĉinio kreis ciferecan juanon por trudi ĝin al la mondo kiel internacia valuto.


Liaj vortoj tamen klare montras la veran timon: ke usona dolaro estonte ne plu estu internacia valuto: jen la "minaco al la Okcidento". Li taksas ciferecan juanon kiel ilo, kiu "permesas al Ĉinio enigi siajn ungegojn en ĉiujn", sed li forgesis diri, ke estas preciza tio, kion faras Usono per dolaro: iama usona prezidento Barack Obama subskribis akton, kiu permesas al usonaj tribunaloj juĝi ajnan homon aŭ firmaon, kiu faris bankan ĝiron per usonaj dolaroj, kaj ĉar usona dolaro estas la nura valuto uzebla en internaciaj bankaj ĝiroj per SWIFT-sistemo. Tio signifas, ke ajna firmao, kiu bezonas importi aŭ eksporti ion, riskas havi problemojn en Usono.


Surbaze de tiu akto, konkurantoj de usonaj firmaoj riskas esti procesitaj en Usono kaj devigitaj elekti inter bankroto -- pro nepageblaj monpunoj -- aŭ subskribo de kontraktoj, kiuj devigas al ili, interalie, akcepti reprezentantojn de Usono en siaj konsilantaroj, kun la povo vetoi decidojn kaj aliro al strategiaj informoj.


Usono ankaŭ uzas la internaciecon de dolaro kiel preteksto por limigi konkurenc-kapablon de ĉinaj kaj alilandaj firmaoj, kiel Huawei, kaj minacis eĉ germanajn firmaojn partoprenantajn en la konstruado de la projekto Nord Stream 2, gasa dukto inter Rusio kaj Germanio. Sed laŭ s-ro Bass estas Ĉinio, kiu minacas "enigi siajn ungegojn en ĉiujn". Kun tia radikaliĝo flanke de Usono, certe multaj homoj kaj firmaoj sentus sin pli sekuraj uzante alian valuton por internaciaj ĝiroj.


Postlasante la malvarm-militan pensmanieron de s-ro Bass, ni konstatas, ke la efiko de ciferecigo de valutoj estas tute alia: la nuna monda financa sistemo estas kreita en la 19-a jarcento surbaze de rilatoj inter centraj bankoj kaj ordinaraj bankoj. Laŭ tiu modelo, centraj bankoj bezonas peradon de aliaj bankoj (ĉefe privataj bankoj) por cirkuligi monon.


Laŭ la brazila ĵurnalisto pri ekonomiko Luis Nassif, en la pasinta jardeko tiu perado estis la ĉefa kaŭzo de financaj vezikoj: dum recesio, likvideco estis injektita de centraj bankoj rekte en la bankan sistemon. Pro malalta kreditpostulo, ĝuste pro la recesio, ne okazis monpruntoj por cirkuligi tiun monon, sekve oni decidis iom post iom uzi tiun likvidecon por spekulado pri aktivoj, kreante vezikojn.


Cifereca valuto permesos al centraj bankoj rekte aldoni monon al la ekonomio sen perado. Ĝi ankaŭ ebligos al homoj ĝiri monon kaj aĉetumi sen pagi tarifojn al bankoj -- en kelkaj landoj nuntempe estas tarifoj eĉ sur ĝiroj inter du kontoj de la sama banko!


Dum la sekvaj jaroj, tiu temo certe estos pridiskutata en la tuta mondo, ĉar ni estas en la komenco de grava procezo de modernigo de tutmonda financa sistemo. Por unua fojo en historio eblas estigi novan modelon pri grandskala moncirkulado. Klopodoj bremsi tiun procezon estas tiom senutilaj kiel plendo de kandelfaristo kontraŭ elektraj lampoj aŭ de ĉevalbredisto kontraŭ aŭtomobiloj. Ne eblas bremsi la progreson, kaj per cifereca juano Ĉinio fariĝas pioniro de tiu nova erao.


Verkis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments