El Popola Ĉinio>头条新闻>

En Yunnan pli ol 150 fakuloj diskutis pri malriĉec-reduktado kaj moderna disvolviĝo

| 2021-05-19
Bookmark and Share


La 18-an de majo en Nujiang-a Lisu-a Aŭtonoma Subprovinco de Yunnan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, okazis la internacia forumo pri malriĉec-reduktado kaj moderna disvolviĝo. Pli ol 150 senditoj, oficistoj kaj fakuloj el 18 landoj, la Unuiĝintaj Nacioj kaj aliaj tri internaciaj organizoj, partoprenis en la forumo. Ili diskutis, kiel ĉinaj spertoj de malriĉec-reduktado povas esti utilaj por nuligo de malriĉeco en la mondo, kaj interŝanĝis opiniojn pri la monda daǔripova evoluo kaj modernigo.


En la forumo oni parolis pri starigo de mekanismo por eviti denovan malriĉiĝon. Ili diris, ke la malriĉeca reduktado fare de Ĉinio estas grava parto de la monda kunagado por nuligi malriĉecon.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments